Page 6 - heleco-95
P. 6
Ĝuste antaŭ 1300 jaroj naskiĝis en iu monta loko en Asturio, Kovadongo, io kio tiam ne ŝajnis grava
afero sed kio, poste, dum la sekvintaj 192 jaroj estis konata kiel «Regno de Asturio». Tiu politika ento
estis poste konata per alia nomo kiuj reliefigas la teritorian pliampleksiĝon de la afero: «Regno de
Leono», el kiu generiĝis poste la «Regno de Portugalio» kaj la «Regno de Kastilio». Per la kuniĝo de ĉi
lasta kun aliaj politikaj entoj de la Iberia Duoninsulo formiĝis poste la «Regno de Hispanio», kiu dum
iom da tempo, 60 jaroj (1581-1640), entenis ankaŭ Portugalion.
Kompreneble temas pri historia procezo kelkjarcentojn longa, sed ĉi tiu raporto nia rilatas nur al la 192
jaroj, inter 718 kaj 910, kiam la centro de tiu politika ento estis la astura regiono. Verdire, vidata ekde la
nuntempo, tiu Asturia Regno havas nenian influon aŭ projekcion sur la hispana socio ĝenerale aŭ la astura
konkrete. Per siaj politika strukturo, sociaj formoj, produktad-maniero, tekniko, religio kaj aliaj kulturaj
elementoj, la Regno de Asturio pli similis al la Visigota Regno ekzistinta antaŭ la araba invado ol al tio
kio poste iĝis Hispanio kaj Portugalio.
Por la nuntempaj asturianoj, kiuj en 2018 festis la 1300-jaran jubileon de sia mezepoka regno, ĉi tiu havas
nuran sentimentalan valoron, la orgojlon aŭ fieron pensi ke iam nia regiono estis la centro aŭ kerno de la
hispana aŭ iberia rezistado kontraŭ la religia kaj kultura ofensivo de la islamismo. Pri tiu rolo oni emfazas
nomante Asturion, aŭ pli konkrete Kovadongon, “Lulilo de la Rekonkero”. Por tiuj kiuj ne multe konas
pri la historio de Hispanio eble necesas klarigi ke oni konas per la termino “Rekonkero” la periodon inter
la jaro 718, kiam komenciĝis en Hispanio kontraŭstaro de la araba okupado, kaj 1492, kiam estis
konkerita la lasta maŭra regno en la Iberia Duoninsulo.
Sed tiu koncepto de “Rekonkero” kaj la ideo aŭ celo de totala forigo de la invadintoj el la hispana teritorio
ne estis en la menso de tiuj kamparanaj gerilanoj kiuj en 718-722 ekbatalis kontraŭ la maŭraj trupoj en la
nordo de Hispanio. Ĝi formiĝis iompostiom laŭ la pasado de la tempo kaj konkretiĝis nur en la lasta etapo
de la procezo, en la milito kontraŭ la regno de Granado, kiu kulminis en 1492, kaj ĉefe en la posta historia
interpretado de tiu evento de la totala forpelo de la araboj el Hispanio. La nomado de la historiaj etapoj
kaj procezoj neniam koncernas al la protagonistoj de la historiaj okazantaĵoj sed al la postaj historiistoj
kiuj interpretas ilin.
En kio rilatas al la 192-jara periodo pri kiu ni atentas, la historiistoj havis/as du problemojn aŭ mal-
facilaĵojn. La unua estas la malabundo de dokumentaj fontoj. Ja, la arabaj historiaj fontoj alportas mal-
abunda materialo pri la Regno de Asturio. Tiu regno estis sufiĉe sensignifa kompare al la potenco de la
tiama araba mondo. Ĝia historia graveco perceptiĝis tre poste, kiam ĝi jam ne nomiĝis Regno de Asturio.
Kaj la fontoj generitaj en tiu regno mem apartenas al ties lasta etapo, la reĝado de Alfonso la 3-a (866-
910). Estas la Albelda, la Alfonsa kaj la Profeteca Kronikoj. La dua problemo por la historiistoj estas ke
tiuj kronikoj, krom multaj mankoj, ili havas ankaŭ multajn legendojn. Fakte, la laboro de la historiistoj
kun tiuj kronikoj estas determini kion estas legendoj kaj kion estas veraj faroj. Kaj la opinioj pri tio estas
tre diversaj; por iuj aŭtoroj preskaŭ ĉio estas legendo kvankam ili disponas je nenia alternativa materialo
por anstataŭi ĝin kaj ekspliki kion vere okazis por alveni al la situacio, jam firme konata, de la epoko de
Alfonso la 3-a. Hipotezoj por plenigi tiujn vakujon ne mankas, sed tiuj ellaboritaj de la seriozaj histori-
istoj ne multe malsimilas el tiuj prezentitaj de romanist(in)oj kiu priverkis tiun epokon kiel fono de pli
malpli romantikaj noveloj.
En nia raporto de la sekvaj paĝoj ni intencos, laŭeble, montri kiujn prirakontatajn farojn estas necertaj aŭ
dubindaj. Ĉiukaze ĝiaj malpreziciĝoj estas rezulto de la mankoj de la fontoj mem je kiuj ni disponas.
6