Page 65 - heleco-95
P. 65
Claudio Sánchez-Albornoz Menduiña
(Madrido, 7-a de aprilo de 1893 – Avilo, 8-a de julio de 1984), estis unu
de la plej elstaraj historiistoj de Hispanio. Ekde la jaro 1914 li dediĉiĝis
al la studado kaj verkado pri historio ĉefe tiu de Hispanio.
En 1926 li igis membro de la Reĝa Akademio de Historio, kaj estis Rek-
toro de la Centra Universitato dum la jaroj 1932-1934. Dum la respubli-
ka regimo li estis deputito, kaj en 1933 li estis Ministro de Ŝtato, Vic-
prezidanto de la Parlamento en 1936, Konsilisto de Publika Instruado
inter 1931 kaj 1933, kaj Ambasadoro de Hispanio en Lisbono.
Post la civilmilito li estis ekzilita en Argentino kaj tie li rolis kiel Profesoro
de Historio en la universitatoj de Mendozo kaj Bonaero. Inter marto de
1962 al februaro de 1971 li estis prezidento de la registaro de la Dua
Hispana Respubliko en ekzilo. En la jaro 1976 li revenis al Hispanio kaj
ekde 1983 li loĝis en Avilo ĝis sia morto en la jaro 1984, estante tiam
91-jaraĝa.
Claudio Sánchez-Albornoz verkis kaj publikigis multajn librojn, ĉefe pri historio, ekde la jaro 1926, kiam estis
eldonita lia verko: Stampoj de la vivo en Leono antaŭ mil jaroj, ĝis la jaro 1993, kiam estis publikigita la
libro: Sankta Jakobo, faritaĵo de Hispanio. Jakobaj Studoj. Inter ambaŭ datoj, la listo de lia verkaro en-
tenas proksimume tridekon da titoloj, plejparto el ili en rilato kun la historio de Hispanio, precipe dum Mez-
epoko, kaj inter ili kelkaj pri la Regno de Asturio. Krom tio, dum lia ekzilo en Argentino li fondis la t. n.
Instituton de Historio de Hispanio kaj la gazeton Kahieroj de Historio de Hispanio.
Lia verkaro enportas sian personan interpretadon pri la historio de Hispanio kaj la formiĝo de la hispana
nacio kaj ties karaktero. En la defendo de siaj tezoj Claudio polemikis kun aliaj historiistoj kiel Américo
Castro. Kelkaj premioj kaj distingoj, ene kaj for de la universitataj medioj, premiis lian dumvivan dediĉon al la
historio de sia lando.
El la ampleksa verkaro de Claudio Sanchez-Albornoz, tiu kiu plej detale
pritraktas la historion de la Asturia Regno estas tiu titolata: Originoj de la
Hispana Nacio. La Regno de Asturio. Ĉi tiu libro estis verkita en Ar-
gentino, dum la ekzilo de la aŭtoro, ekde la jaro 1969, kaj poste unuafoje
eldonita en la jaro 1972. Pli ol per aliaj el siaj historiaj verkoj, per ĉi tiu la
aŭtoro esprimas sian partikularan interpretadon de la formiĝo de la his-
pana nacio.
Evidentiĝas en ĉi tiu teksto la granda kono kiun aŭtoro posedis pri Mez-
epoko. Li rigore ekzamenis ĉiujn kronikojn kaj antikvajn dokumentojn, kaj
kristanajn kaj muzulmanajn, kiu temis pri tiuj du jarcentoj de la daŭro de
la Asturia Regno. Krome, en la priskribado kiun li faras pri la multaj militaj
kampanjoj de tiu epoko, li tre detale okupiĝas pri la topografia scenejo de
la bataloj. Granda parto el la teksto de la verko estas konstituita de ĝis-
funda detaligo de la fizikaj karakteraĵoj de la tereno kaj eĉ la aspekto de
la pejzaĝo de la raportitaj bataloj.
Sed la ĉefa celo de lia prihistoria laboro estis serĉi en la pasinteco la ra-
dikojn de la identeco de la politikaj entoj, ŝtataj aŭ ne, ĉefe la hispana. Tiu
tereno de prihistoria esplorado nepre kondukis lin, kiel dirite, al kontraŭ-
frontiĝo kun la teorioj de aliaj historiistoj, ĉefe Américo Castro.
65