Page 211 - heleco-96
P. 211

Kaj estas ankaŭ filmaro pri Haŭkingo. Estas rimarkinde ke ankoraŭ dum li estis

            vivanta oni faris du gravajn filmojn kaj plian film- kaj video-materialon pri lia
            vivo kaj scienca laboro.
            En  1991  estis  filmita:  A  Brief  History  of  Time  (Kurta  historio  de  la  tempo),

            biografia dokumenta filmo pri Stefano Haŭkingo, reĝisorita de Errol Morris.
            La titolo estis tiu de iu el la plej venditaj libroj de la scienculo, sed dum la libro
            temis pri kosmologio, la filmo estis biografio de Haŭkingo, kun intervjuoj kun

            familianoj, kolegoj, kaj eĉ lia infan-vartistino.
            Stephen Hawking's Universe (La Universo de Stefano Haukingo) estas televid-
            felietono filmita en la jaro 1997 kaj prezentita al la brita publiko en 2010. La

            ses epizodoj de la serio pritraktis la historion de la astronomio, la nigrajn truojn
            kaj la malhelan materion.
            En 2004 la BBC-televido faris filmon, titolitan Hawking, pri la fruaj jaroj de
            Stefano kiel doktoriĝanto en Universitato de Kembriĝo, post lia serĉo pri la ko-

            menco  de  la  tempo,  kaj  lia  lukto  kontraŭ  motor-neŭrona  malsano.  Ludis  la
            rolon de Haŭkingo la aktoro Benedict Timothy Carlton Cumberbatch.
            En 2008, estis alia televid-serio, titolita: Stephen Hawking: Master of the Univer-

            se (Stephen Hawking: Majstro de la Universo) . La temo la persono Stefano Haŭ-
            kingo mem kaj lia laboro pri la nigraj truoj, kaj li mem prezentis la serion.
            En 2010 estis alia brita televida serio. Ĝia titolo estis: Into the Universe with Ste-
            phen Hawking (En la Universon kun Stefano Haŭkingo). La bildoj de la plane-

            doj, steloj, galaksioj… estis kreitaj per komputilo.
            Alia  televida  serio  en  2011,  titolita:  Brave  New  World  with  Stephen  Hawking
            (Kuraĝa Nova Mondo kun Stephen Hawking). Ĝi estas scienca dokumenta tele-

            vida  mini-serio  prezentita  de  Stefano  Haŭkingo,  kiu  ekzamenas  kiel  scienco
            strebas al la sekva antaŭenpaŝo de la homaro.
            Alia grava filmo estis farita en 2014: The Theory of Everything (La Teorio de

            Ĉio). Estis biografia romantika dramifilmo reĝisorita de James Marsh. Ĝi prezen-
            tas la vivon de la Haŭkingo surbaze de la memoraĵoj de Jane Wilde en ties
            verko Vojaĝe al Infinito: Mia Vivo kun Stefano per kiu ŝi pritraktas sian rilaton

            kun sia eksa edzo. Eddie Redmayne kaj Felicity Jones estas la ĉefroluloj kune
            kun Charlie Cox, Emily Watson, Simon McBurney kaj David Thewlis en la
            apogaj roloj. Ekzistas hispan-lingva versio de tiu ĉi filmo.

                                                              211
   206   207   208   209   210   211   212   213   214   215   216