Page 10 - heleco-96
P. 10
En la jaro 1919, t. e. antaŭ iomete pli ol unu jarcento, Nikolao Teslo verkis sian
membiografion. Do, ĉi tiu raporto pri li kaj aliaj samtempaj sciencistoj povas
esti konsiderata kiel centjara memoraĵo de ili. Per sia membiografio, Teslo su-
fiĉe detale priskribas sian infanaĝon, kaj tre interese estas ke li establas egan
rilaton inter siaj tiamaj travivaĵoj kaj sia inventemo. Neniu pli bone ol li mem
povas taksi ĉu vere ekzistis tiu rilato; do ni priatentu tiajn memoraĵojn liajn tiel
kiel li mem memoris ilin.
Li naskiĝis noktomeze de la 9-a al la 10-a de julio de la jaro 1856 en Smiljan
(Kroatio). Tiam tiu teritorio apartenis al la Aŭstro-hungara imperio, tamen lia
familio ne estis kroata sed serba. Okazis ke de antaŭ kelkaj generacioj, serbaj
familioj forlasis Serbion por translokiĝi al la najbara kroata regiono pro religia
kialo ĉar tiam Serbio apartenis al la Turka imperio kaj la situacio estis mal-
favora por la serba loĝantaro kies religio estis la kristana grek-ortodoksa. En
Kroatio superregis la katolikismo sed estis situacio de relativa toleremo por la
serboj elvenintaj el la muzulmana terzono.
Ĉar ambaŭ imperioj ofte militadis, la kroata teritorio estis militista zono kaj la
sindediĉo de multaj el ties loĝantoj, ĉu kroatoj aŭ serboj, estis la armeo. Fakte
la avo de Nikolao Teslo, kiu nomiĝis sammaniere, estis soldato de la aŭstro-
hungara armeo. Dum kelke da tempo, kadre de la militoj kontraŭ Napoleono,
tiu zono de Kroatio estis sub franca jurisdikcio, kaj dum tiu tempo la avo
Nikolao Teslo servis kiel soldato de la napoleona armeo. Post la falo de la
franca imperio restariĝis la antaŭa situacio kaj la avo Teslo kaj unu el ties filoj
daŭre estis soldatoj de la aŭstria armeo. Al tiu armeo-servo estis destinita ankaŭ
Milutino Teslo, la patro de nia Nikolao, sed li tute ne taŭgis por tiu ofico kaj
preferis iĝi pastro de la ortodoksa eklezio.
Estas sciate ke, male ol la rom-katolikaj pastroj, tiuj ortoksaj povas edziĝi. Mi-
lutino, en 1847 edziĝis al virino, Djuka Mandic, de la eklezia medio de la zono.
Ŝia avo, ŝia patro kaj ŝiaj fratoj estis pastroj. Post sia edziĝo, Milutino rolis kiel
pastro en iu malgranda parokejo, Senj, kaj tie naskiĝis siaj unuaj gefiloj: unu
viro, Danjo, kaj du virinoj: Angelina kaj Milka. Krom pastro, Milutino devis
10