Page 63 - heleco-96
P. 63

1866-1880. Malgraŭ la malfacil-

            aĵoj, li havas kiel ĉefan impul-
            son al sia laboro ideon, kiun li
            portis de kiam li estis junaĝa.
            Iutage, kontemplante lavangon

            de  neĝo,  li  ekkomprenis,  ke
            eblus uzi tiun energion grand-
            skale. Baldaŭ poste li revis pri

            grandaj hidroelektraj centraloj,
            ekzemple en Niagaro, revo kiun
            li sukcesos plenumi.




                                                                  1882-83. Antaŭ lia alveno al Ameri-
                                                                  ko,  Teslo  multe  laboris  por  realigi
                                                                  tiun  revon.  En  Eŭropo  li  trovas  la-
                                                                  bor-lokon  en  unu  el  la  kompanioj
                                                                  de  Edisono,  kie  li  konstatas  ke  la
                                                                  generatoroj de kontinua kurento ne
                                                                  estas  la  respondo,  kiun  li  serĉas.
                                                                  Post  granda  penado,  li  sukcesas
                                                                  trovi  la  solvon:  motoro  de  alterna
                                                                  kurento  unika  en  la  mondo.  Ĉi  tio
                                                                  estos la kialo de lia posta konflikto
                                                                  kun Edison en Novjorko. Ŝajnas ke
                                                                  neniu fidas je la ideoj de Tesla pri
                                                                  taŭgeco de  alterna  kurento,  sed  ĉi
                                                                  tio baldaŭ ŝanĝiĝos


            1888.  La  patentoj  de  Teslo  pri
            motoroj  kaj  generatoroj  de  al-
            terna  kurento  ne  vekas  intere-
            son, sed la persisto de la inĝe-
            niero  defendanta  sian  plej  no-

            van  teknologion  en  la  usona
            Instituto  de  Elektraj  Inĝenieroj
            sukcesas interesigi gravan mag-
            naton, la konkuranton de Ediso-
            no. Ĉi tiu estas Georgo Westing-
            house, kiu decidas financi Tes-
            lon  por  realigi  lian  sonĝon  pri
            elektrita mondo kun alterna ku-
            rento.

                                                              63
   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68