Page 58 - heleco-96
P. 58
cerna atest-dokumento estis koronaria trombozo aŭ kor-atako. Lia funebra ce-
remonio okazis la 12-an de tiu monato en la katedralo de Sankta Johano en
Novjorko. Same kiel en la funebraĵoj de liaj gepatroj, la diservo estis oficita de
elstaraj membroj de la serba ortodoksa Eklezio. Ĉeestis la ceremonion kelkaj
sciencaj altranguloj kaj aliaj du mil personoj. Oni ricevis kondolencajn mesa-
ĝojn el la usona kaj eksterlanda altrangularo. Kvankam ne estas tradicio en la
serba ortodoksa Eklezio, Kosanović decidis ke la postrestaĵoj de Teslo estu kre-
maciataj.
Kelkajn semajnojn post la morto de la inventisto, la usona registaro sentis zor-
gon kaj intereson pri la fasko de partikloj de Teslo, kaj sekve pri la enhavo de
ties paperoj. Ĉi tiu afero estis kaŭzo de jaroj de spekulativado pri la ebleco de
la ekzisto de tiu armilo kaj ĉi ties kaŝado far la regantaro. La matenon post la
morto de Teslo, ties nevo Kosanović iris al lia ĉambro en la Hotel New Yorker
kun la preteksto kontroli ĉu sia onklo lasis ian testamenton. Kiel heredinto, Sa-
vo Kosanović volis alpropriigi al si la posedaĵojn de sia onklo, sed lia postulo
konfliktis kun la intereso de la usonaj aŭtoritatoj pri ĉiu materialo lasita de la
forpasinta inventisto. La paperoj de Teslo estis konfiskitaj de la polico; tiam la
usona registaro ne konfidis pri Kosanović. Dum la disvolviĝo de la Dua Mond-
Milito la nevo de Teslo estis ŝanĝinte sian lojalecon al la eksreĝo Petro la 2-a
kaj tiam estis simpatianto de la marŝalo Tito. Neniel la usonanoj volis konsenti
ke la plano pri la fasko de partikloj, pri kiu eble temis la dokumentoj de Teslo,
falus en la manojn de la komunistoj. La materialo lasita de la inventisto estis,
do, ĝisfunde ekzamenata de la usonaj sciencistoj kaj teknikistoj. Estis tiam kiam
oni malkovris ke la skatolo kiun Teslo lasis kiel avalo en la hotelo New Yorker
enhavis nur iun malgravan instrumenton de laboratorio. Same senfrukta rezultis
la esploro de la paperoj de Teslo; ties esploristoj devis konstati ke en tiu mate-
rialo ne enestis sciencaj notoj, priskriboj de metodoj aŭ nekonataj iloj kiuj po-
vus signifi ian danĝeron se ili venus en la manojn de malamikoj. Tial, ne ekzis-
tis teknikaj aŭ militistaj kialoj por plu gardi la propraĵon de la inventisto.
Do, oni decidis redoni tiun materialon al Kosanović, sed tiam intervenis la uso-
na departamento de impostoj. Tiu ŝtata ento konsideris ke se Kosanović estis la
heredinto de Nikolao Teslo li ne nur rajtas ricevi ĉi ties apartenaĵojn sed kro-
me li devas ankaŭ pagi la ŝuldojn de sia onklo, kaj retenis la paperojn ĝis la
pagado de tiuj ŝuldoj. Dum kromaj sep jaroj la materialoj estis en la Manhat-
tan Storage Company. En junio de 1946, Kosanović revenis en Usonon kiel
jugoslava ambasadoro. Per fondusoj de la jugoslava registaro aŭ de la Instituto
Tesla, Kosanović kontraktis advokaton, pagis la ŝulditajn fakturojn kaj impos-
tojn, kaj organizis ĉion por ke la paperoj de Teslo estu translokitaj perŝipe ekde
Novjorko al la nova muzeo kiun oni estis kreante en Belgrado. La paperoj
alvenis tien en la aŭtuno de 1951, kaj en februaro de 1957 oni translokis la
cindrojn de Teslo al ĉi ties deven-lando, al la sama muzeo.
58