Page 59 - heleco-96
P. 59
Dum la jardekoj post la morto de Teslo, lia figuro atingis ian kuriozan rezulton.
Unuflanke li estas agnoskata de la inĝenieroj pro liaj kontribuoj al la alterna
kurento. Aliflanke, rezulte de la multaj ekstravagancaj aŭguroj kiujn li faris pri
siaj inventoj, Teslo iĝis figuro en la popola kulturo. Male ol siaj samtempanoj
Edison kaj Marconi, Teslo ne atingis aperi en la historiaj libroj de la dua du-
ono de la 20-a jarcento. Ja, lia invento de la motoro de alterna kurento kaj lia
pionira laboro kun elektro-magnetaj ondoj meritus lokon por li en la historio de
la sciencteknika disvolviĝo. Teslo forestas el la historiaj libroj, interalie, ĉar li
neniam kreis iun kompanion por fabriki siajn inventaĵojn. Anstataŭ celi pro-
fiton per fabrikado, Teslo preferis la strategion de patento-promocio-vendo.
Tial, ne ekzistis iu granda firmao kiel General Elektric (kiu prezentiĝas fondita
de Edison) aŭ Radio Corporation of America (kiu baziĝas sur la patentoj de
Marconi) kiu proponus Teslon kiel «fondinta patro». Westinghouse estus pov-
inta uzi Teslon tiamaniere, sed la rilato de la inventisto estis ĉefe kun George
Westinghouse persone, ne kun la direktoroj de la entrepreno dum ĝi ekzistis en
la 20-a jarcento.
Alia kialo por la ne-apero de Teslo en la historiaj libroj de la finaj jardekoj de
tiu jarcento estas pro tio ke li estis senutila figuro por la Usono de la malvarma
milito. Male ol Thomas Edison aŭ la fratoj Wrigt, Teslo ne naskiĝis en Usono
kaj pro tio li ne povus reprezenti la «Yankee ingenuity», la popola ideo ke la
usonanoj laŭnature estas praktikaj kaj teknologie kreivaj. Krome, estis ĝenerale
akceptata ke Teslo estis mistikulo kiu ne uzadis la teoriecan sciencon por dis-
volvi siajn inventojn, do li ne povus esti referaĵo de la propagandistoj de la mo-
derneco kiuj pensis ke la teknologio progresis ekde esploroj faritaj de scienc-
istoj en la universitato kaj korporaciaj laboratorioj. Kaj male ol Edison aŭ
Henry Ford, ambaŭ vidataj kiel ordinaraj homoj kiuj komprenis la necesojn de
la komunaj homoj kaj responde al ili kreis produktojn amase fabrikatajn kiel
aŭtomobiloj, elektraj lampoj aŭ filmoj, Teslo ŝajnis afekta persono, elitisma kaj
ekstravaganca. Do, dum la malvarma milito estis prefere ignori kaj forgesi tiun
kuriozan fremdulon.
Sed estis ĝuste tiuj karakteraĵoj liaj de fremdulo, mistikulo kaj ne-praktika ho-
mo, lia rifuzo al gravuloj de la sistemo kiel Edison kaj Morgan, kio igis ke
Teslo fariĝu heroo de la kontraŭ-kulturo, la kontraŭ-sistemo. Ja, tiu(j) mov-
ado(j) kiu(j) reagas kontraŭ la valoroj sur kiu baziĝas la kapitalisma sistemo,
devis ami la mirindajn asertojn de Teslo pri sen-kabla kaj senpaga elektra ener-
gio por ĉiuj, abolicio de la milito… Krome, ekde 1950, ne-konvenciaj personoj
akceptis Teslon kaj substrekis ĉi ties intereson pri la interplaneda komunikado.
Ekzemple Arthur H. Matthews asertis ke li estis laborante kun Teslo kaj ke ĉi
tiu instruis lin pri la maniero interkomuniki kun eksterteranoj. Li aldonis ke
Teslo estis naskiĝinta en la planedo Venuso. Alia ne-konvenciulino, Margaret
Store, publikigis libron dirante ke Teslo estis veninta el Venuso per iu kosmo-
59