Page 68 - heleco-96
P. 68
estis dispartita inter tri imperioj: Rusio, Pru-
sio kaj Aŭstrio. Varsovio estis la ĉefurbo de
la rusa parto de Polio. Maria konservis tian
polan naciisman senton dum sia tuta vivo,
kvankam plejparto el tiu vivo kaj sia tuta
scienca laboro okazis en Francio.
La gepatraj familioj de Maria estis ruiniĝ-
intaj pro ilia implikiĝo en la fiaskintaj naci-
ismaj insurekcioj kontraŭ la cara povo. La
lasta el tiuj insurekcioj okazis inter 1863 kaj
1865, pluraj jaroj antaŭ la naskiĝo de Maria.
Rezulte de tiu situacio, Maria kaj siaj pliaĝaj
fratinoj travivis malfacilaĵojn, ĉefe por la
studado. Ilia patro estis maldungita far la ru-
saj aŭtoritatoj pro sia naciisma aktivado, kaj
li devis pergajni la vivon de la familio per
malbone pagataj laboroj. Krome Maria per-
dis sian patrinon kiam ŝi estis 11-jara.
Ekde la jaro 1891, la vivo de Maria Sklodo-
wska okazis en Francio, ĉefe en Parizo. Tie
ŝi studis, doktoriĝis, laboris, instruis, edzin-
iĝis, akuŝis filinojn, ricevis honorojn… kaj
atakojn, kaj fine ŝi mortis en la jaro 1934. In-
ter la ricevitaj de ŝi honoroj, estis du nobel-
premioj. Ŝi estis la unua persono, kaj la sola
virino, kiu ricevis dufoje la nobel-premion.
Por atingi tiun sukceson ŝi devis supervenki
multaj malfacilaĵojn krom tiujn de sia jun-
aĝo en Polujo. En Francio ŝi trovis oponon,
en la universitata, scienca kaj socia medioj,
kiel virino, kiel fremda kaj kiel liberema ino.
La radioaktiveco, t. e. la propreco de iuj mi-
neraloj disĵeti subatomajn partiklojn, kiu es-
tis ŝia malkovro kaj la kaŭzo de ŝia gloro,
estis ankaŭ la kaŭzo de ŝia morto. Pro ne-
kono de la danĝero, ŝi estis damaĝita de la
efiko, sur la korpaj ĉeloj, de la subatomaj par-
tikloj de la materialoj per kiuj ŝi eksperi-
mentadis. Ŝi mortis, en 1934, estante 66-jar-
aĝa, pro aplazia anemio akirita pro ŝia long-
daŭra eksponado al radiado.
68