Page 67 - heleco-96
P. 67

La destino aŭ fato de la genio, de la geniul(in)oj, estas malfermi vojojn, pioniri.
            Ĉi tio speciale veras en la kazo de la polino Maria Salomea Sklodowska, ĝe-
            nerale konata kiel Marie Curie (Maria Kurio en la esperanta lingvo) pro ŝia edz-

            iniĝo al la franco Pierre Curie. La nomoj de tiu geparo estas ligataj al la scienca
            esploro en tereno antaŭe nekonata. Ĝis tioma grado temis pri noveca esplor-
            objekto ke ĝia rezulto ne havis nomon antaŭe, kaj Maria Kurio mem asignis al
            ĝi nomon: radioaktiveco.

            La esplorado pri kiu ni temas havis kiel tempa kadro la lastajn jardekojn de la
            19-a jarcento kaj unuaj de la 20-a. De tiam, la malkovraĵo kiu estas ligata al la
            nomo de nia Maria Kurio havis kelkajn aplikojn kiuj, kune kun aliaj de la sama

            epoko kontribuis radikale ŝanĝi la vivmanieron de la homaro. La radioaktivaj
            materialoj kaj la jonigaj radiadoj estas amplekse uzataj en medicino, industrio,
            agrokulturo, instruado kaj esplorado. En medicino, la uzo de joniga radiado es-

            tas parto de la apliko de teknikoj de radiodiagnostiko, radioterapio kaj nuklea
            medicino. Radiodiagnozo inkluzivas aron da procedoj por bildigo kaj esplorado
            de la homa anatomio per bildoj kaj mapoj. Iuj el ĉi tiuj aplikoj estas akirado de

            radiografioj per X-radioj por identigi vundojn kaj internajn malsanojn. Kirurgia
            Radioterapio  povas  detrui  tumorajn  ĉelojn  kaj  histojn  per  aplikado  de  altaj
            dozoj de radiado.  Nuklea medicino  estas  medicina specialaĵo, kiu inkluzivas
            uzon de radioaktiva materialo ne enkapsuligita formo por diagnozo, kuracado

            kaj esplorado. La industrio utiligas la kapablon de radiado trairi objektojn kaj
            materialojn  kaj  la  fakton,  ke  bagatelaj  kvantoj  de  radionukleidoj  povas  esti
            mezuritaj rapide kaj precize per liverado de precizaj informoj pri ilia spaca kaj

            tempa distribuo. Ankaŭ por steriligo de materialoj… En agrikulturo kaj manĝ-
            aĵoj, ekzemple por determini la efikecon de absorbo de sterkoj fare de plantoj,
            determini  la  humidecon  de  grundo  kaj  tiel  optimumigi  la  necesajn  akvajn
            rimedojn, por pesto-kontrolo. Kaj multaj aliaj aplikoj.

            Maria Kurio mem havis okazon okupiĝi pri iuj el tiuj aplikoj de ŝia malkovro,
            ĉefe kun tiuj en rilato kun la medicino. Ŝi naskiĝis en Varsovio en la jaro 1867
            en la sino de familio kun ega naciisma sento. En tiu epoko la teritorio de Polujo


                                                              67
   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72