Page 65 - heleco-96
P. 65
1895-96. Estis forpasinta tio kio es-
tis la granda triumfo de Teslo. La
generatoroj Westinghouse de alter-
na kurento estis instalitaj proksime
de la Niagaraj Akvofaloj por lumigi
la zonon de la orienta marbordo de
Usono. Eĉ General Electric, kreita
de Edisono, komprenas, ke la alter-
na kurento plej taŭgas por porti
elektron al foraj punktoj. La elektri-
zo de la planedo Tero komenciĝis
grandskale. Nia mondo estas pelita
de tiu revo, kiun Teslo sukcesis
realigi: la alterna kurento nutras
nian nunan teknologion.
1898. Ĉiam agante kiel scienc-
teknika pioniro, Nikolao Tes-
lo faras publikajn elmontroj
pri ia neniam antaŭe vidita
teknologio. Li sukcesas kon-
troladi de distance modelon
de ŝipo per radiokontrolo.
1899-1900. Nikola izoliĝas en fora kaj
malglata ligna konstruaĵo en Colora-
do Springs por pasigi kelkajn mona-
tojn dediĉita al eksperimentado sen
distroj. Kun siaj grandaj altfrekvencaj
bobenoj, ĝi atingas rezultojn neniam
viditajn antaŭe: ĝi kreas spektaklajn
radiojn, lumigas lampojn de mal-
proksime kaj disvolvas tute novan
serion da ideoj, kiuj, bedaŭrinde, es-
tas ankoraŭ nur partece konataj, ĉar
iliaj notoj de tiu tempo estas mal-
macile kompreneblaj. Ne konsciante
pri tio, li donis vivon al la teknologio
pri lumigado per fluoreskaj tuboj kaj
la radio.
65