Page 60 - heleco-96
P. 60

ŝipo akompanita de lia «ĝemela radio», la blanka kolombino. Dum la krizo de
       la energio en la jardeko post 1970, Teslo iĝis heroo de la t. n. «movado por li-
       bera energio». La defendantoj de tiu movado pensas ke ekzistas evoluinta tekno-
       logio, ofte bazita sur la ideoj de Teslo, kiu ankoraŭ ne estis ĝuste difinita de la

       konvencia fiziko, kiu povas esti uzata por aliri al la energio de la universo. Iuj
       membroj de ĉi tiu movado pensas ke ekzistas ia konspiro, deveninta de Edison
       kaj Morgan, kiu baras la disvolvadon de pli bona teknologio de la energio.

       Ekde 1984 proliferis la grupoj kaj asocioj pli malpli fantaziemaj, kiuj havas
       Teslon kiel referaĵo de siaj ideoj, ĉiam celantaj teknikajn solvojn kiuj alportus
       abundon de la necesa energio por la tuta homaro. La figuro de Teslo rezultis al-

       tira ankaŭ por la sekvantoj de la filozofio t. n. New Age. Kiel alternativa sub-
       kulturo, la penso New Age estis priskribita kiel «turniĝo al metafizikaj tradi-
       cioj, tiel de Oriento kiel de Okcidento, kunage kun influo de la memhelpado

       kaj motivita psikologio, holisma sano, parapsikologio, konscia explorado kaj
       kvantuma fiziko». Ŝajnas ke tiuj karakteraĵoj sufiĉe alproksimiĝas al homo, kia
       Teslo, kiu kultivis kaj perfektigis sian «intensan kaj sovaĝan naturon», per kiu
       li  lernis  kiel  inventi  sin  turnante  al  sia  racia  kapablo  kaj  al  sia  imago-povo.

       Fakte, la historioj de Teslo povas esti interpretataj kiel spirita iluminado kaj per-
       sona disvolviĝo.
       Grandparto el la intereso de la New Age pri Teslo respegulas la fakton ke ne

       ĉiuj estas komfortaj en la racieco de la moderna vivo, ĉefe kun la supozo ke la
       teknologiaj novaĵoj estas inspirataj de la nepra logiko de la merkato aŭ de la
       scienco. Nuntempe, la akceptata ekspliko por la enkonduko de iu nova teknolo-
       gio estas ke ĝi respondus al la postulo de la merkato aŭ rezultus el sciencaj mal-

       kovroj. Kvankam tiuj du faktoroj kontribuas al la teknologio, multaj personoj
       volus pensi ke la novaj teknologioj devus respeguli ankaŭ la valorojn, revojn
       kaj dezirojn de iu kulturo. Por tiuj personoj Teslo estas bonvena alternativo.

       Kvankam edukita kiel inĝeniero, li rifuzis sekvi nur la diktatojn de la scienco
       aŭ la merkato. Liaj inventoj venis per si mem, kaj pere de ili li celis ordigi sian
       propran vivon kaj servi la homaron. Tiusence, Teslo estis kvazaŭ artisto aŭ po-

       eto, kaj liaj samtempanoj ofte difinis lin tiele. Multaj personoj opinias ke li re-
       prezentas union kaj ekvilibron inter tio spirita kun tio materia. Tio signifas la
       emon konkordigi la scienc-teknikan progreson kun la konservadon de la natur-

       medio kaj spiritajn valorojn. Pli verda kaj pura mondo ne signifas reveni en
       Mezepokon. Do, kiel defendanto de ekstera vivo, heroo de la libera energio kaj
       sanktulo de la New Age, Teslo sukcesis rezulti interesa por la popola kulturo.
       Li unuigas tion spiritan kaj tion materian, defias la sistemon establitan de la en-

       treprenoj kaj invitas lasi flugi la imagon al novaj teknologioj kaj novaj mondoj.
       Pro ĉio-ĉi, kvankam eble Teslo forestas el la historiaj libroj, li povas esti trov-
       ata ĉie en la popola kulturo: grupo de hard-rock, filmoj de Hollywood, noveloj

       kiel The Invention of Everything Else, teatraĵoj kaj operoj, kaj eĉ videoludoj.

                                                         60
   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65