Page 70 - heleco-96
P. 70
intoj. La familio de Maria perdis la loĝejon, la statuson kaj la enspezojn. La pa-
tro de Maria, por supervivi, devis dediĉiĝi al pli modesta posteno. Li rolis kiel
profesoro en internulejo por knaboj, kie li instalis la novan hejmon de la fami-
lio. Zosia kaj Bronia, du fratinoj de Maria, malsaniĝis je tifo en tiu loko; la 14-
jara Zosia mortis pro tiu malsano. Kaj du jarojn poste mortis la patrino pro sia
malsano je tuberkulozo, en 1874.
Maria estis ses-jara kiam ŝia patro perdis ĉi-ties postenon kiel sub-inspektoro.
Ŝia instruiĝo estis komencinta en tiu lernejo kiu iam estis estrata de ŝia patrino.
Poste ŝia lernado, kune kun tiu de ŝia fratino Helena, okazis en privata lernejo
pli proksima al ilia hejmo. Dum tiu lernado plu evidentiĝis la eksterordinara
kapablo de Maria por scipovi la studatajn materiojn; baldaŭ ŝi superregis la ger-
manan kaj la rusan lingvojn. La instruado de la pola lingvo estis malpermesata
de la rusaj aŭtoritatoj, tamen la instruist(in)oj de la lernejo kaŝe instruis ankaŭ
pri ĝi kaj pri la historio de Pollando. En tiu medio de rezistado kontraŭ la rusa
okupacio, Maria generis polan naciisman senton.
Alia persona eco kiun Maria disvolvis dum tiu frua epoko de sia vivo estis ti-
mideco, kiun ŝi mem interpretis kiel kolero. Ŝi priraportis poste ke ŝi ĉiam emis
fuĝi kaj kaŝiĝi, kaj en la proksimeco de aliaj personoj ŝi sentadis deziron levi
siajn brakojn rifuzante kaj apartigante ilin. Sub la influo de sia patro, Maria dis-
volvis inklinon ne nur al scienco sed ankaŭ al la literaturo, ĉefe la poezio. Estis
facile por ŝi memorigi longajn polajn poemojn, kaj poste ŝi kapablis fari la
samon en la franca, germana, rusa kaj angla lingvoj. Tamen ŝiaj preferataj stud-
objektoj estis la matematiko kaj la fiziko. Dum la malsano de ŝia patrino, ĉi tiu
ofte preĝadis petante por sia resaniĝo kaj tiucele ŝi pasadis multe da tempo en
la preĝejoj. Maria komencis senti ĵaluzon al tiu Dio kiu tiom ofte apartigis ŝian
patrinon de ŝi. Ŝi sentis koleron kontraŭ tiu Dio kiu permesas ke okazu mal-
bonaĵoj al la personoj kiujn ŝi amis. Kelkajn jarojn poste, post la morto de ŝia
patrino, Maria tute rifuzis la religion.
Kiam ŝi estis dudekjara, ŝia patro inskribis ŝin en iu gimnazio, la Supera Ŝtata
Lernejo, en la centro de Varsovio. Antaŭ la rusigo de la lando, tiu lernejo estis
germana, kaj laŭ la stilo de tiu lando, la tiea edukado estis tre rigora kaj alt-
kvalita. Maria, kvankam ŝi estis la plej juna inter la gestudentoj, baldaŭ elstaris
pro la altaj kvalifikoj kiujn ŝi atingadis. Spit’ al ĉi tio, kaj al tio ke ŝi havis eks-
celencajn profesorojn, komence Maria malamis tiun lernejon kaj disvolvis mal-
amikecan rilaton kun iu el la tieaj profesorinoj. Ŝi kaj ŝia fratino Kazia estis
malkovritaj ĝojfeliĉe dancante inter la pupitroj iomete post la murdo de la rusa
caro Aleksandro la 2-a, en 1881. En tiu epoko ŝi komencis disvolvi egan mal-
amon al la rusa okupado de Polio kaj generis fortan naciisman senton. La ĝene-
rala opinio en la lando taksis ne-konvene kaj danĝere entrepreni novan ribelon
kontraŭ la rusoj. Maria, al kiu estis komencinte plaĉi la lernejo, decidis
provizore prokrasti la celon agadi por tuja sendependiĝo de Polio kaj fortikigi
70