Page 69 - heleco-96
P. 69

Ĉiuj biografioj de Maria Kurio, temante pri ĉi ties infanaĝo, devas atenti pri la
            forta naciisma movado tiam ekzistanta en ŝia naskiĝlando, Polio, kaj pri la im-
            plikiĝo de ŝia gepatra familio en la insurekcioj kontraŭ la rusa povo. Tiu afero

            gravas por kompreni la malfacilaĵojn de tiu familio kaj la manieron kiel ĝi in-
            fluis sur la eta Maria Salomea Sklodowska. La naciismo de Polujo iome mal-
            similis el aliaj kiuj aperis en Eŭropo ekde la 18-a jarcento. Polujo, ja, estis sen-

            dependa, kaj eĉ granda kaj grava, regno dum Mezepoko kaj komence de la mo-
            derna epoko. Serio da militoj, ekde 1605, igis ke fine la lando restis dispartita
            inter tri europaj imperioj. Varsovio, kie naskiĝis Maria, estis sub la kontrolo de
            la Cara Rusujo, kaj ĉi tiu potenco, por sufoki kaj neniigi la polan sendepend-

            emon, malpermesis la instruadon en la pola lingvo kaj aliajn signojn de nacia
            identeco. Komence de la 18-a jarcento, la politiko de Napoleono en ĉi ties mili-
            toj kontraŭ Aŭstrio, Prusio kaj Rusujo estis favora faktoro por la refortiĝo de la

            pola naciismo, kaj la franca imperiestro sufiĉe apogis ĝin. Sed post la malven-
            ko de Napoleono en Rusio, ĉi tiu lando kaj ankaŭ Aŭstrio kaj Prusio reprenis
            sian kontrolon sur Polujo.
            Estis polaj ribeloj: (1830-1831), (1863-1865). La gepatroj de Maria, Władys-

            ław  Skłodowski kaj Bronisława Boguska geedziĝis ĝuste antaŭ tiu lasta ribelo.
            Ambaŭ geedzoj estis instruistoj kaj devenantaj el la pola et-nobelaro, sed mal-
            riĉaj. Ili havis kvin gefilojn, la lasta estis Maria, naskiĝinta en 1867. Bronis-

            ława, kiu estis ĉesinta labori kiel Lernej-direktorino je sia edziniĝo, malsaniĝis
            je tuberkulozo baldaŭ post la naskiĝo de Maria. Ĉi tiu, dum sia infanaĝo devis
            suferi la fakton ke sia patrino, pro kontaĝo-timo, neniam volis tuŝi kaj kisi sian

            filinon. Maria baldaŭ elmontris ke ŝi estis superdotita infanino; ŝi jam scipovis
            legi kiam ŝi estis kvarjar-aĝa. La malsano de Bronisława iĝis pli kaj pli grava
            dum la pasado de la tempo. Krome la situacio de la familio pli malboniĝis pro

            la implikiĝo de Władysław en la politika rezisto kontraŭ la rusa okupacio. Li
            estis profesoro de matematiko kaj fiziko en iu publika lernejo, kaj ankaŭ sub-
            inspektoro en la lerneja medio. Sed lia situacio en tiu posteno kaj medio estis
            nestabila. Li devus zorgi ne uzi la polan lingvon en la lernejo kaj ne permesi la

            lernantoj paroli en tiu lingvo. La rusa regantaro estis entrepreninta planon je rus-
            igo en Polujo, trudante la rusan lingvon kiel la solan oficialan en la lando, kaj la
            ne-fidindaj poloj kiel Władysław Skłodowski estis anstataŭitaj per rusaj enmigr-


                                                              69
   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74