Page 180 - heleco-97
P. 180
Meisel, Erik Frey, Albert Hehn, Til Kiwe, Jochen Hauer,
Annemarie Sauerwein, Jaspar von Oertzen kaj Willy Krause.
Dua filmo pri la sama temo estis tiu usona de la jaro 1990,
titolita: Komploto por mortigi Hitleron. Ĝia daŭro estas 89
minutoj; ĝia direktoro estis Lawrence Schiller kun scenaro
de Steven Elkins. La geaktoroj estis: Brad Davis, Madolyn
Smith Osborne, Ian Richardson, Kenneth Colley, Michael Byrne,
Helmut Lohner, Jonathan Hyde, Rupert Graves kaj Jack Hedley.
La tria filmo pri tiu afero estis tiu titolita: Operacio Val-
kirio. Ĝi estas germana filmo de la jaro 2004, kun daŭro
de 90 minutoj, reĝisorita kaj scenarigita de Jo Baier. La
ĉefaj geaktoroj estis: Sebastian Koch, Christopher Buch-
holz, Ulrich Tukur, Hardy Krüger Jr., Axel Milberg, Olli Dit-
trich, Stefania Rocca kaj Enrico Mutti. Kaj fine, en la jaro
2008 estis la premiero de tiu filmo kiu sendube estas la
plej grava pri tiu ĉi temo. Ĝia titolo estas: Valkirio, kaj
ĝia daŭro: 124 minutoj. Reĝisoris ĝin Bryan Singer, kun
scenaro de Christopher McQuarrie kaj Nathan Alexander.
La geaktoroj estis: Tom Cruise, Bill Nighy, Carice van Houten,
Kenneth Branagh, Tom Wilkinson, Eddie Izzard, Thomas Kretsch-
mann, Terence Stamp kaj David Schofield. Pri tiu ĉi filmo
ekzistas ampleksa rezenco en Esperanto en la ret-paĝo de
Astura Esperanta Asocio, konkrete en la ret-adreso:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/recenzoj/filmoj/val
kiria/valkiria.html
Pri la Batalo de Stalingrado ni jam indikis ke estas ege da
dokumenta filma materialo. Nun ni pritemos la filmojn el
kin-arto, t. e. tiuj faritaj kun ludado de geaktgoroj. Inter ĉi
lastaj, kiel ni jam diris, oni devas distingi inter tiuj kiuj al-
ĝustiĝas al la realaj historiaj faktoj, kaj tiuj kiuj estante aŭ ne
filmaj adaptiĝoj de noveloj, ĉiam prirakontas fikciajn tra-
vivaĵojn de fikciaj protagonistoj, sed intencante respeguli la
historian fonon de la rakonto. Nu, la filmoj pri la Batalo
de Stalingrado, pro la propra naturo de la evento, povas apar-
teni nur al la laste menciita tipo; ĉi tie ne eblas prirakonti el-
starajn personajn farojn; la protagonistoj de tiu batalo, ĉu rusoj
kaj soldatoj de la germana armeo kaj ĉi ties aliancanoj, es-
tis ege-nombraj anonimaj herooj kaj viktimoj kies persona
tragika historio similas al tiu de ĉiuj ceteraj. Ĝi povas nur es-
ti registrita en iu de la jam menciitaj dokumentaj filmoj, se
la protagonisto supervivis por ĝin rakonti, aŭ esti novele
180

