Page 10 - heleco-97
P. 10

la potenculojn de la mondo. Sed tiuj kiuj volas
                                                apliki iome progres-favoran politikon, eĉ se mo-
                                                dere,  sin  trovas  antaŭ  la  ĉantaĝo  de  la  super-
                                                regantaj klasoj. Inter la iloj por premi tiajn reg-

                                                antojn troviĝas la faŝismaj movadoj. Estas ne-
                                                penseble ke la regantoj de la kapitalistaj landoj
                                                kuraĝu  entrepreni,  ekzemple,  la  naciigon  de

                                                elektraj firmaoj aŭ simile.
                                                Ankaŭ la apero kaj aktivado de naciismaj, sepa-
                                                ratismaj,  movadoj  estas  parto  de  la  strategio

                                                por embarasi la regantoj pri kiuj la dominantoj
                                                de la sistemo ne tute fidas. Ni vidu, ekzemple,
                                                la kazon de la separatismaj naciismoj en nia lan-

                                                do kaj reago far la faŝisma movado, ankaŭ ĝi
                                                naciisma sed centrisma. Kiam oni verkas ĉi ar-
                                                tikolon, estis en Hispanio akra debato pri la te-
                                                mo ĉu meti finon aŭ ne al la enprizonigo de la

                                                lideroj de la kataluna separatismo kiuj estis kon-
                                                damnitaj,  antaŭ  kelkaj  jaroj,  pro  ilia  parto-
                                                preno en la provo sendependigi la regionon. La

                                                nuna hispana registaro, konsistanta en koalacio
                                                de fortoj de Maldekstraro proponas tiun elpaŝon
                                                celante mildigi la konflikton favore al procezo
                                                de repaciĝo kaj harmonio en la lando.

                                                Nu, la propono estas samtempe rifuzata, pro mal-
                                                samaj kialoj, de la plej radikalaj sektoroj de la
                                                interkontraŭantaj pozicioj pri la afero de la se-

                                                paratismo. En la katalunismaj vicoj oni konsi-
                                                deras, prave, ke la mildigo de la puno al la res-
                                                ponsuloj de la separatisma procezo kontribuus

                                                malfortigi  iliajn  naciismajn  depostulojn.  Ja,
                                                kiam oni sin nutras de siaj propraj vundoj, ne-
                                                dezirindas esti kuracata. Dume ankaŭ en la faŝ-

                                                ismaj vicoj, kiuj forte kaj parade svingas la fla-
                                                gon de la tut-hispana unueco, estas opono al tiu
                                                puno-mildigo. La profito kiun la faŝismo kaj la
                                                tuta Dekstraro ĝenerale esperas atingi estas la

                                                senkreditigo de la registaro de Maldekstro. Kaj
                                                krome ambaŭ radikalaj ekstremoj de la poziciĝo
                                                pri tiu ĉi temo koincidas en la celo radikal-igi

                                                kaj venenigi la konflikton ĉar ambaŭ eltiras pro-

                                                         10
   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15