Page 188 - heleco
P. 188

enormajn ekonomiajn malegalecojn. Alivorte, pli malaltaj impostoj tendencas
       konservi aŭ pliigi la malegalecon.


       La dekstro fervore kaŝas ĉi tiun realon kaj antaŭmetas, ke la civitanoj havos pli
       da mono en siaj poŝoj. Estas la bombono, kiun ili proponas por ke oni voĉdonu
       favore al ili, sed kion enhavas ĉi tiu bombono? Por laboristo, kiu gajnas 14.000

       eŭrojn jare, la imposto-redukto signifus tre malmultajn eŭrojn, dum por persono
       kiu gajnas 200.000 ĝi signifus tre konsiderindan sumon.

       Aliflanke, la Publika Trezorejo havos malpli da rimedoj. En kio oni rimarkos tion?
       Kompreneble, la politikistoj ne malaltigos siajn salajrojn, nek, mi pensas, ke ili multe

       malpliigos la militajn elspezojn. La redukto estus rimarkinda ĉefe en la sociaj ser-
       voj, la sano kaj la edukado. Ni havus senfinajn atendolistojn en hospitaloj, pli da
       pacientoj por kuracisto en unua kuracado kaj, do, malpli da prizorga tempo por
       paciento, urboj sen kuracisto... Pli troloĝataj edukaj centroj, kie koncentriĝas la

       granda plimulto de lernantoj kun ajna tipo de malfacilaĵo, kun malpli da helpaj
       instruistoj kaj malpli da rimedoj, atento al dependeco ĉe la rando de paralizo...

       Tion kostus al ni porti kvar pliajn eŭrojn en nia poŝo. Tiuj, kiuj profitus el ĉio
       ĉi, estas la sanaj kaj privataj edukaj centroj. La malboniĝo de publikaj centroj

       igus kelkajn, eble multajn, elspezi tiun monon el siaj poŝoj -kaj multe pli- en
       tiuj privataj centroj.

                     Ĉu Homo sapiens ?




       Laŭ oni diras, la homa specio estis evoluanta ĝis alveni al Homo Sapiens, La

       Saĝulo!! Sed rigardante la mondon kreitan de ĉi tiu specio, ni trovas multajn
       kialojn por meti la  titolon pri sapiens en demando. Mi ne traktos ĉiujn sen-
       sencaĵojn, kiujn la homa specio nuntempe faras, de detruado de la medio, kiu

       subtenas nin, ĝis kreskigado de klimato de universala konfrontiĝo, kiun ili nomas
       konkurenco kaj laŭdire estas tre bona por la ekonomia disvolviĝo. Sen mencii la
       brutalan malegalecon, kiu kondamnas bonan parton de la homaro al mizero.

       Ne estas dubo, ke tiu ĉi kurso farita de la homaro hodiaŭ estas klare movita de
       la kapitalisma sistemo, kiu estas prezentita kiel ekonomia sistemo, sed kiu estas
       konstruita sur specifa filozofio kaj antropologio, sur koncepto de la homo kaj la
       mondo.  La  granda  sukceso  de  tiu  ĉi  sistemo  estas,  ke  ĝi  enkondukis  en  la

       socion  pensmanieron  kaj  kulturon,  kiuj  sukcesas  igi  nevideblan  por  granda
       parto  de  la  homoj  la  enorman  neraciecon,  kiun  la  kapitalismo  enhavas.  Kaj
       sekve, en la socio amasiĝas serio da frenezaj kaj absurdaj aspektoj, kiuj ŝajnus

       al ni neimageblaj en la ordinara vivo de pli-malpli normala homo.

       Ekzemple, ĉu ni povas imagi grandan familion, kun limigitaj financaj rimedoj,
       kie la patro senĉese instigas la edzinon kaj infanojn aĉeti kaj aĉeti senlime? Kaj


                                                        188
   183   184   185   186   187   188   189   190   191   192   193