Page 184 - heleco
P. 184

Nun ne eblas al ni pritaksi la ĝustecon de la sociologiaj konkludoj de Alfredo Alvar
       Ezquerra kaj Ibiza Melián, nek la pravecon de la teorioj de Andreas Faber-Kaiser kaj
       Alfredo Grimaldos pri la afero de la kolzo-oleo kaj aliaj usonaj konspiroj en Hispanio.
       Sed ni pensas ke tiuj kvar aŭtoroj laste menciitaj meritas apartan atenton kaj ni

       rekomendas la legadon de ties verkoj al tiuj kiuj interesiĝas pri la fenomeno de
       la korupto kaj aliaj kiuj misefikas kontraŭ la socia harmonio.
       Same interesa kaj rekomendinda ŝajnas al ni la verkaro de Paul Preston, brita histo-
       riisto aŭtoro de diversaj verkoj pri la nuntempa historio de Hispanio. Li estis unu el

       la ĉefaj fremdaj hispanistoj dediĉitaj al la studo de lastatempa hispana historio,
       ĉefe tiu de la Dua Respubliko kaj la Civilmilito. Lia verkaro pri hispanaj politikaj
       aferoj, ĉefe la milito, estas ampleksa. Por la afero de la korupto en Hispanio, kiu
       estas la temo pri kiu ni recenzas nun, rezultas tre interesa lia libro titolita: «Unu

       perfidita popolo»; ĝia enhavo alportis abundan informon por nia raporto. Lia pri-
       trakto de tiu temo ekis de la jaro 1874, kiam la Burbona dinastio estis restarigita en
       Hispanio far la puĉo de Generalo Pavia.

       Tralegante tiun verkon kaj aliajn kiuj pritemas saman aferon, oni konstatas ke la
       ĉefa motivo aŭ stimulo de la agado de la politikistoj estis la persona intereso, ne la
       servo al la socio; el tia egoisma instinkto naskiĝas la korupto, samkiel la poli-
       tika kaj ekonomia subpremado, la perforto… Ĉu alpreni tiun scion povas utili

       por koncepti solvon al la problemo?. Ŝajnas ke la homa historio estas la senĉesa
                         kontraŭfrontiĝo de tiuj kiuj serĉas kaj volas apliki
                         solvojn kaj tiuj aliaj kiuj volas profiti ĉiun ajnan

                         avantaĝon por subpremi aliajn homojn.
                         Kompreneble, por solvi la socian problemaron oni
                         devas koni la problemojn, kaj por tio povas helpi
                         la verkoj kies studon ni prezentas kaj rekomendas,

                         sed, se ni konkludas ke la radiko de la sociaj kon-
                         fliktoj kaj kontraŭdiroj estas la homa egoismo kiu
                         estas esenca komponaĵo de nia naturo, kiel solvi,

                         do, problemon intime ligitan al la naturo mem de la
                         homo? Evidentas ke por aliri al la solvo ne sufiĉas
                         studi  historion,  sociologion,  ekonomion…  estas
                         necesa  ankaŭ  la  psikologio.  Tion  komprenis  la

                         antikva greka filozofo kiu diktis jenan sentencon:
                         γνωθι σεαυτόν   Konu cin mem!
















                                                        184
   179   180   181   182   183   184   185   186   187   188   189