Page 186 - heleco
P. 186
limigitaj. La distribuo ne estas farita pro justeco kaj egaleco, sed estas rezulto
de senkompata konkurenco. Konkurado, kiu lasas milionojn da viktimoj
disbatitaj, kaj tio kondukas al ĉiam pli severaj konfrontiĝoj, kiuj povas finiĝi en
militoj. Malbona scenejo por paco.
Nur solidareco restos
Fronte al ĉi tiu situacio, ĉu la homa raso ne povos starigi pli bonan kunvivan
sistemon ol neracia kaj barbara kapitalismo? La solidarecaj movadoj vekitaj de
ĉi tiu milito; la deziroj pri paco, kiuj etendiĝas al ĉiuj popoloj de la mondo, ĉu
ili ne povus servi kiel bazo por moviĝi al mondo, kiu ne estas kondamnita al la
kapitalisma milito?
La Rezerva Armeo
Mi pensas, ke ni ne povas limigi nin prilamenti la bonajn rezultojn de Marine
Le Pen en la francaj balotadoj. Necesas, ke ni pripensu la kialojn de la
ekspansio de la ekstrema dekstro tra Eŭropo, kaj pripensu kiel alfronti ĝin.
Estas vere, ke la ambicio blindigas kaj frenezigas, sed la grandaj kapitalistoj,
kiom ajn blindigitaj ili estas pro sia ambicio, ne povas esti tiel malsaĝaj, ke ili
ne rimarkas la krizojn, kiuj minacas nin: la socia krizo kaj la ekologia krizo.
La minacoj de la du krizoj
La minaco de la ekologia krizo estas abunde dokumentita de ĉiuj sciencaj
raportoj kiuj, jaron post jaro, estis avertante nin pri la neeblo daŭrigi kun la
nuna produktisma-konsumisma sistemo al kiu la kapitalismo puŝas nin.
La socia krizo jam eksplodis: militoj kaj mortigaj konfrontiĝoj multiĝas en la
tuta mondo, dum milionoj da homoj malsatas.
Estas vere, ke ĉi tiu krizo ankoraŭ ne plene atingis nin, ni ankoraŭ povas ĝoji
en la vivo per “libereco” kaj bieroj. Tamen ni pli kaj pli aŭdas, ke ni vivas pli
bone ol niaj gepatroj, sed niaj infanoj vivos pli malbone ol ni, por ne paroli pri
niaj genepoj. Ni komencas konsciiĝi pri la kritika situacio al kiu ni direktiĝas,
sed ne sufiĉas por ke ni ekagu.
La aŭtoritateca solvo
Ĝis nun, mensogo, manipulado, la bildo de demokratio kaj certa materiala
bonfarto sufiĉis por ke la kapitalismo igis nin akcepti vivi en sistemo, en kiu la
ekonomia potenco estas vere super ĉiuj potencoj de la socio, inkluzive de la
politika potenco. Sed la krizoj povas fariĝi tiel akraj ke la normalaj armiloj de
mensogo kaj manipulado fariĝas nesufiĉaj por teni kapitalismon surpiede. Do
por ili la solvo estus sin turni al aŭtoritata registaro, kiu, kun la senkulpigo de
186