Page 183 - heleco
P. 183
Alfredo Alvar Ezquerra, inter kelkaj aliaj prihistoriaj libroj kiujn
li verkis, li dediĉis unu al la Duko de Lermo, kiu, kiel ni pri-
skribis per nia raporto, estis ege korupta ĉefministro de la
kortego de Filipo la 3-a. Per tiu verko, Alvar ne nur studas ĝis-
funde la personan kaj politikan agadon de la Duko de Lermo
sed ankaŭ faras sociologian esploron de la mondo de Lermo,
kiu generis tiutipajn ulojn kaj eltenis ties fian agadon.
Andreas Faber-Kaiser. Li estis fama nifologo kiu mortis en 1994
estante nur 49-jaraĝa. Lia verkaro, ĉefe pri esoteraj aferoj,
estis tre polemika, diskutita. Same polemika estis lia verko:
«Pakto de Silento» kiu temas pri la malsano provokita de la
kolzo-oleo, en 1981 kiu provokis pli ol cento da mortintojn
kaj multajn milojn da damaĝitoj. Laŭ la teorio de Faber-Kaiser,
kiun li prezentis per tiu libro, la damaĝo estis provokita ne
de la kolzo-oleo sed de la konsumado de tomatoj traktitaj per
organikaj kemiaĵoj de la multnacia Bayer, en kemia milita
provo farita verŝajne de la usona registaro. Per lia lasta arti-
kolo, publikigita en oktobro 1993, sub la titolo “Konfesoj de
Andreas Faber-Kaiser inter vivo kaj morto”, li konfesis ke li
estas portanto de aidoso, sen povi klarigi kiel li povus esti
infektita, kaj rilatigante ĝin al lia esploro pri la venena sin-
dromo, ĉar kaj li kaj aliaj esploristoj kaj kuracistoj, kiuj provis
vere esplori la originon de tiu stranga malsano, mortis aŭ su-
feris subitajn kaj strangajn malsanojn.
Alfredo Grimaldos. Ĵurnalisto tre kritika kun la sistemo, per lia
verko «La CIA en Hispanio» li priskribas la agadon de la usona
spion-servo en Hispanio. En ĉapitro 12 de tiu libro, Grimal-
dos deklaris ke kolzo-malsano ne ekzistis kaj ke la vera kialo
de la veneniĝo estis bakteriologia fuĝo en la usona bazo en
Torrejón. Teorio kiu koincidas kun tiu de Andreas Faber-Kaiser.
Li forpasis en decembro 2020 post suferi gravan malsanon.
Ibiza Melián. Doktorino pri Sociaj kaj Juraj Sciencoj. Ŝi
verkis kelkajn prisociologiajn librojn. Tiu titolita «La korupto
en Hispanio kaj ties kaŭzoj», celas rilatigi la altan gradon
de politika korupto en Hispanio kaj la institucian sistemon
adoptitan, krom tio, ke aliaj specoj de historia-religiaj fak-
toroj eble influis. La demando estas: «Kiel oni devas regi?».
Esplorado, kiu estas decida en ĉi tiu tempo. En lando kiu
komencas polariĝi denove, laŭ la eterna fraticida lukto inter
la du Hispanioj, kaj la solvoj devas veni el la akademia
mondo, por poste disvastigi kaj kaŭzi ŝanĝon.
183