Page 187 - heleco
P. 187
la interesoj de la nacio, subtenas la interesojn de la kapitalismo, eĉ se tio
supozas mortbaton por la homaj rajtoj kaj liberecoj.
La gardistoj de la sistemo
La ekstrema dekstro perfekte plenumus tiun rolon kiel la savanto de la kapital-
ismo. Ĝia falsa popolismo atingas, kiel ni vidas, penetri larĝajn tavolojn de la
loĝantaro. Ĝi proklamas sin defendanto de la interesoj de la popolo, kontraŭ la mal-
bonoj, kiuj minacas ĝin. Sed la kulpanto de tiuj malbonoj neniam estas la kapital-
isma sistemo. Por ili, la kulpo pri malriĉeco en niaj landoj ne estas de la tre
riĉaj, sed de la plej malriĉaj el la malriĉuloj, la elmigrintoj, kiuj “invadas nin”.
En la landoj, kie regas la ekstrema dekstro, la homaj rajtoj estas sub danĝero, sed
neniam la rajtoj de la kapitalo. Ekzemplo de tio estas la Hungario de Víctor Orban,
kies registaro estis sankciita de la Eŭropa Parlamento en 2018 pro sia malres-
pekto de homaj rajtoj. En Hungario, la esprimlibereco estas limigita, la kritikaj amas-
komunikiloj estas silentigitaj, la juĝistoj, kiuj ne obeas registarajn ordonojn,
estas eksigitaj, la sendependaj Ne Registaraj Organizaĵoj estas subpremitaj,
dum korupto estas senbrida, kaj la kapitalo moviĝas sen ajna malhelpo.
Aŭtoritata registaro severe limigas la demokration, sed la kapitalisma sistemo ne
tuŝas ĝin. Tiel, se profundiĝantaj krizoj endanĝerigas la konservadon de tiu ĉi
sistemo, la ekstrema dekstro konsistigas la rezervan armeon de la kapitalismo.
Mono en poŝo
La impostredukto estas alia el la trompigaj proponoj de la dekstraro.
La imposto-redukto estas alia el la kaptilaj proponoj de la dekstraro. Kiam iu
dekstrulo parolas pri malaltigo de impostoj, li pravigas tion prezentante, kiel
mirinde estus, ke ni, la civitanoj havus pli da mono en niaj poŝoj. Sed la veraj
kialoj estas aliaj. Por ne esti trompataj, necesas analizi, eĉ se tre mallonge, kion
vere signifas imposto-redukto.
En kapitalisma ekonomio, la malegalecoj tendencas pliiĝi. Kaj ili fariĝas vere
skandalaj. Administrantoj de bankoj kaj grandaj kompanioj gajnas milojn da
eŭroj jare, dum hodiaŭ multaj homoj eĉ ne fariĝas mileŭristoj. Malsupre estas
tiuj, kiuj devas iri al Cáritas aŭ supkuirejoj, kaj suprestaras la Florentino-
Pérez-oj, Amancio-Ortega-oj kaj similuloj.
Por provi mildigi tiajn brutalajn diferencojn, aŭ eviti socian eksplodon, la
registaroj serĉantaj certan egalecon enkondukis sistemon de progresemaj
impostoj: ne temas nur pri pagi proporcie al tio, kio estas gajnata, sed ke la plej
altaj enspezoj devas pagi pli altan procenton. Tial malaltigi ĉi tiujn progres-
emajn impostojn signifas malpliigi la kapablon de la Ŝtato mildigi tiujn
187