Page 185 - heleco
P. 185

Ĉu kapitalismo kaj paco?




            Ĉu povas esti paco kun kapitalisma sistemo reganta la mondon? Ĉu kapital-
            ismo kaj paco kongruas? Oni parolas pri pacaj intertraktadoj por la milito en

            Ukrainio,  kaj  verŝajne  –kaj  espereble–  ili  atingos  interkonsenton,  kaj  pli-
            malpli stabila paco estos subskribita.

            Sed, ĉu tio signifos, ke ni estas en mondo en paco? Kaj kion pri la nombro da

            militoj, etaj, mortigaj kaj kruelaj militoj, kiuj estis faritaj en la mondo antaŭ la
            komenciĝo de la rusa atako kontraŭ Ukrainio kaj kiuj daŭros eĉ se paco estos
            subskribita en tiu konflikto?

            La kialoj de la militoj


            Laŭ Vikipedio, nuntempe ekzistas pli ol sesdek aktivaj militoj kaj konfliktoj,
            kun miloj da mortoj en ili. Kelkaj estas pro rasaj aŭ religiaj kialoj, sed granda
            parto  estas  pro  ekonomiaj  kialoj,  kaj  la  interesoj  de  okcidentaj  landoj  kaj

            grandaj multnaciaj estas implikitaj.

            Tiuj militoj vekas tre malmulte da intereso en la okcidentaj amaskomunikiloj,
            kaj ĉiuj homoj, kiuj estas fuĝantaj de ili, provas atingi Eŭropon, trovas fermitajn
            limojn, kie neniel oni prikonsideras ke ankaŭ ili estas rifuĝintoj, same kiel la

            ukrainoj kiuj eskapas el la bomboj de Putin.

            Neebla tasko

            Ĉu ĉiuj ĉi tiuj dramaj situacioj estas io hazarda, kiu povus esti evitita estonte?
            Ĉu eviti ĝin se daŭre la kapitalisma sistemo markos la liniojn per kiuj la mondo

            moviĝas? En la kapitalismo estas fundamentaj principoj la serĉado de la plej
            granda  ekonomia  profito  kaj  la  konkurenco  por  atingi  ĝin.    Neebla  tasko  la
            paco en ĉi tiu sistemo.


            Kapitalismo instigas al nesatigebla ambicio (vidu la miliardulojn kun riĉaĵoj de
            miliardoj kaj kiuj daŭre aspiras posedi pli kaj pli), dum la varoj de la Tero estas
                                                              185
   180   181   182   183   184   185   186   187   188   189   190