Page 9 - heleco
P. 9

Pli kaj pli oftas presara informado pri korupto-kazoj. En Hispanio, same kiel en
            aliaj landoj, la legado de la gazetoj iĝis maltrankviliga ekzerco. Lasttempe, dum
            tro longa tempo, la novaĵoj havas tiutipan enhavon. Ĉiu skriba eldono, same

            kiel la televidaj kaj radiaj elsendoj, ade memorigas nin pri situacio de institucia
            misfamigo pro la plago de koruptado. Konkrete en Hispanio, de antaŭ kelkaj
            jaroj, ĉi tiu afero fariĝis vera katastrofo, kiu riskas iĝi la difina elemento de la

            morala kvalifiko de la lando.
            Kelkaj sociolog(in)oj pritraktis la aferon per sia verkaro kaj intencis esplori la
            kaŭzojn de tiu fenomeno. Melián Ibiza, Victor Lapuente k. a. teoriadis pri la

            sociaj kondiĉoj kiu ebligas kaj favoras la disvolviĝon de la korupto. Ankaŭ la
            juĝisto Baltasar Garzón publikigis libron pritemante la aferon de la korupto en
            Hispanio. Iliaj prikonsideroj sendube estas trafaj; estas nedudeble ke, ekzemple,

            en la landoj de norda Eŭropo estas malpli da koruptado ol en la mediteraneaj
            landoj  de  nia  kontinento,  kaj  en  la  afrikaj  kaj  mezorientaj  landoj  la  korupto
            estas ege pli granda ol en la okcidenta mondo. Tio signifas ke la kultura medio
            de ĉiu socio estas influa faktoro pri tiu temo, kaj aliaj. Sed ankaŭ veras tio ke la

            korupto estas sufiĉe ĝenerala plago en ĉiutipaj socioj sendepende de la religio,
            kulturo, politika sistemo, grado de disvolviĝo… Tio montras ke estas io en la
            homa naturo mem kio inklinigas la personojn konduti koruptece. Sed tial ke ne

            ĉiuj homoj falas en tian moralan putraĵon, tio metas la aferon je persona nivelo,
            t. e. lastinstance, estas persona decido lasi sin korupti aŭ ne. Tial, per ĉi ra-
            porto ni enfokusigas la aferon je persona nivelo, tio estas pristudante kaj pri-
            skribante ĉiun apartan korupto-kazon, kun ties konkretaj responsuloj kaj ĉi ties

            personaj cirkonstancoj.
            Kaj ĉar ni menciis la naturan homan inklinon al la gajno kiun la korupto ebl-
            igas, decas ke ni identigu tiun naturan inklinon kaj agnosku ke ĝi estas io esen-

            ce homa, heredaĵo de nia reptilia deveno, al kiu apartenas ĉiuj niaj instinktoj.
            Do, la decido subpremi tiajn instiktojn: kolero, venĝemo, ĵaluzo, envio, seks-
            avido, avareco… ĉiuj inkludeblaj en la koncepto de “egoismo”, tio estas, mem-

            amo eĉ koste de alies damaĝo, estas rendimento de alia instanco de la homa
                                                               9
   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14