Page 111 - heleco-99
P. 111
En la urbaj kaj regionaj elektoj de la 28-a de majo 2023, la Socialista Partio suferis egan
malsukceson en la tuta lando, perdante plurajn aŭtonomajn komunumojn kaj urb-
estrojn profite al la PP de Alberto Núñez Feijoo kaj al la ekstrem-dekstra partio
VOX. Feijoo sin taksis kapabla balote venki ankaŭ por atingi la registaran potencon
kaj pretiĝis postuli antaŭenigon de la ĝenerala elektado, sed ne estis necese al li
fari mobilizon favore al tiu postulo. Pedro Sánchez mem, konsiderante la malbonajn
rezultojn por la Maldekstraro, la 29-an de majo, publikigas sian deziron antaŭenigi
la ĝeneralan balotadon de 2023, planitajn por decembro, al la 23-an de julio.
En la balot-kampanjo la partioj de la Dekstraro daŭre plu insistis je la propagando-tipo
kiu tiom bonaj rezultoj alportis al ili la 28-an de majo. Dume la partioj de la koalicio de
Maldekstraro priemfazis la socialajn atingoj de ties registaro dum la antaŭaj jaroj: pli-
altigo de pensioj, plialtigo de la minimuma salajro, reteno de prezoj kaj la ibera escepto
en la prezo de energio, rekordo en kreado de laborpostenoj, promocio de laborleĝaro,
kiu reakiras rajtojn kaj protektas laboristojn, limigo de plialtiĝo de la prezo de luo-
domoj, malpermeso de eldomigoj de vundeblaj familioj dum la pandemio, la efektivigo
de la Minimuma Porviva Enspezo...
Kiu ajn estu la kaŭzo, la balotado de la 23-a de julio ne tiom estis bona por la Dekstr-
aro. Kvankam la PP estis la partio kiu atingis pli altan voĉdonon-nombron, al Alberto
Núñez Feijoo ne eblis regadi eĉ kun la apogo de VOX kaj aliaj dekstremaj fortoj.
La Reĝo Filipo la 6-a komence decidis la nomumon de Alberto Núñez Feijóo kiel kan-
didaton por la prezidanteco de la Registaro. Lia investituro estas malaprobita de la
Kongreso en septembro 2023 per 176 kontraŭaj voĉdonoj kaj 172 favoraj. En nova se-
rio de kontaktoj, Filipo la 6-a nomumas Sánchez-on kiel kandidaton por la prezid-
anteco la 3-an de oktobro. La 24-an de oktobro, Pedro Sánchez interakordis kun Yolan-
da Díaz, la gvidanto de Sumar, por prezenti investituran pakton simile al tiu, kiun li
faris en novembro 2019 kun Pablo Iglesias, tiama lidero de Unidas Podemos. Gravaj
progresemaj iniciatoj estis inkluditaj, kiel la redukton de laborhoroj.
Sed, ankaŭ same kiel en 2019, por atingi sufiĉan parlamentan apogon por la nomumo
kiel Registrar-Prezidento, Sánchez bezonis la apogon de la naciismaj fortoj de Eŭskio
kaj Katalunio, kaj tio plu kaj pli estis ŝanco por la politikaj atakoj de la partioj de Dekstr-
aro. Sed ĉi-foje la atakoj ne estis nura propagand-kampanjo, sed estiĝis situacio de pres-
kaŭ civitana ribelo. Krom la amasaj laŭleĝaj manifestacioj, estis, dum kelkaj sinsekvaj ta-
goj, kaj noktoj, sufiĉe perfortaj manifestacioj antaŭ la sidejo de la Socialista Partio.
Tiu movilizado okazis dum la negocado de Pedro Sánchez kun la lideroj de la katalunaj
partioj kiuj respondecis pri la iama sendependism-cela puĉo-provo en tiu regiono, ĉefe
Puigdemont, kiu ankoraŭ restis eksterlande post lia fuĝo kiam la ribelo fiaskis. La ĉefa
kondiĉo de tiuj katalunismaj lideroj por apogi la parlamentan investadon de Pedro Sán-
chez estis la koncedo de amnestio por la implikitoj en tiu fiaskinta operacio. La mobili-
zoj de la politika Dekstraro, laŭteorie, estis kontraŭ la koncedo de tiu jura dispozicio,
sed pro la formo kiun alprenis la opoziciado, ĉefe la menciitaj manifestacioj antaŭ la So-
cialista sidejo, evidentis ke la mobilizoj estis kontraŭ la konstitucio kaj ties simboloj.
111