Page 10 - heleco-99
P. 10
La PSOE de Felipe González komencis perfidi la
socialistan programon baldaŭ post ĝia akiro de la
politika potenco. Se en 1981 la PSOE postulis, ke
Hispanio kunlaboru kun la internacia ekvilibro ne
aliĝante al NATO, en 1984 ĝi argumentis ke nia
lando faru tion restante en tiu militista pakto. Se
en 1981 ĝi asertis, ke la NATO legitimis la grekan,
portugalan, kaj turkan diktaturojn, en 1984 tiu partio
emfazis ke la NATO estis ensemblo de demokratiaj
landoj. Kiu estis la kialo de tiu turno de la partio,
kiu en la opozicio protestis kontraŭ la NATO kaj
en la Registaro, pledis por la restado de Hispanio
en la Traktato, la fabela pirueto de la socialistoj,
kiuj diris unu aferon en la opozicio kaj alian, kiam
ili atingis la potencon, kiel ni vidis tiomfoje ekde
tiam kaj ĝis hodiaŭ mem?
Kiel respondo al tiu demando oni asertas ke en la
decido de Felipe González intervenis du faktoroj.
Unue, estis la fakto ke por la enkonduko de Hispanio
en la Eŭropan Union, dezirata de preskaŭ la tuta
hispana loĝantaro, estis kondiĉo, ne formale sed fakte
deviga, integriĝi en la militistan kontrakton. Notindas
ke la saman argumenton oni uzis por altrudi la al-
doniĝon al la NATO de la iamaj orienteŭropaj landoj,
iam apartenintaj al la Varsovia Kontrakto, post la
krizo de la komunistaj reĝimoj. Dua kialo por tiu
decido estis tio ke la eniro de Hispanio en la NATO
ŝajnis esti la solvo de problemo kiu kaptis Hispanion
post la perdo de siaj lastaj kolonioj en Afriko. La
afero pri la urboj Sebto kaj Melilo, postulitaj de
Maroko, bezonis taŭgan kirason. Nur la membreco
en la NATO povus garantii teritorian integrecon en
la malriĉa, malforta Hispanio, kun armeo heredita de
la diktaturo de Franco kaj tre febla kompare kun
la ĉirkaŭaj landoj. Nu, la eniro de Hispanio en la
Eŭropan Union okazis, kaj estis bona ŝanco por
nia lando, sed rilate al la sekureco antaŭ Maroko
la rezulto estis magra. La ĉantaĝo de tiu lando al
Hispanio pro iu aŭ alia kialo, per iu aŭ alia
preteksto daŭris, kiel ni vidos per nia raporto, ĝis
hodiaŭ mem.
10