Page 10 - argentinaj verketoj
P. 10
kaŭzata de la ĉevaloj, soifigas la ĉeestantojn, kiuj
alkuris en la drinkejon por sensoifigi sin.
La amuzo kaj dancado daŭris ĝis pro funda nokto.
Poste, iom post iom, rajde aŭ sur la malnovaj vetur-
iloj, la homamaso disiris en la malluma pampo ĉirkaŭ-
(1)
volvita en la blua ektremo de la «kokujoj» .
Je la tagiĝo ĉiuj dormis en Huinkulo krom Don Reno,
kiu kalkuladis. La gajnoj de la antaŭa tago estis gran-
daj kaj la ĉiovendisto frotis siajn manojn. Almenaŭ
por li, la nova vojo jam komencis alporti la riĉaĵon.
Li absorbiĝis en siaj kalkuloj kiam Ii sentis bruon,
kiu igis lin iri al la malfermita fenestro. Laŭ la nova
vojo alproksimiĝas nigra aatomobilo.
- Kiom fruemaj turistoj! -li frande delektiĝis- kaj li
aliris al la pordo por akcepti ilin.
La aŭtomobilo haltis kaj eliris kvar uloj, kiuj alcelis
lin per aŭtomataj pistoloj. Unu el la uloj ordonis al la
ĉiovendisto:
- Rapide, donu la monon.
Post la senmonigo ili eniris en la aŭtomobilon kaj
foriris tiel rapide kiel ili venis.
Mire kaj kun stuporgesto sur sia ronda vizaĝo, de la
milda lumo de la tagigo, Don Reno rigardadis la for-
kurantan aŭtomobilon, kiu nun sin ŝovas sub la
afiŝego krianta per ruĝaj literoj: «VOJO POR LA
PROGRESO».
(1) «kokujoj»: Speco de lampiroj.
Verkis: NATALIN Bonaero, julio de 1983.
10