Page 12 - taglibro
P. 12
Mi ne scias ĉu iu ajn krom mi per tiuj klarigaj difinoj havas ian dubon pri kio signifas
esti juna aŭ maljuna, sed mi jam ne plu serĉos aliajn difinojn ĉar mi sentas
kapdoloron kaj komplekso de malplivaloreco, pro tio mi diris SUFIĈE!
La homoj tre ofte en niaj konversacioj kutimas diri ke tiu aŭ alia vir/in/o estas pli
juna aŭ maljuna ol ni, malgraŭ tio ke ni scias ke li/ŝi superas tiujn lim-aĝojn. Ĉu ni
eraras? Kiamaniere oni povas esprimi ke tiu homo ne estas maljuna , ne tiel maljuna
aŭ ne sufiĉe maljuna?
Fakte, kiam iu homo forpasas je t. n. mezaĝo, ni opinias ke li/ŝi estas ankoraŭ juna.
Mi ŝerce, de longe, kutimis diri: mi jam maljuniĝas. kaj jen kiel aŭdinte tion, amiko
mia diris al mi ke liaj gepatroj ripetas plurfojoj la samajn vortojn, kiujn mi esprimis,
sed ili estas 91 kaj 90 jaroj aĝaj, respektive! Do, jen nova demando kiun mi adresas
al mi mem: Kiam oni konsideras ke ni jam maljuniĝas?
Kaj jen respondo: “Ekde la momento mem de nia naskiĝo ni komencas maljuniĝi,
kompreneble”.
o-o-o-o-o-o-o-o-o-o-o
FALINTAJ FOLIOJ
Marko ĵus emeritiĝis. Li plenumis freŝdate la devigan aĝon laŭ la hispanaj leĝoj.
Nun, li sidas sur ludseĝo en teraso de lia bieno en kampara loko. Per malfermitaj
okuloj li rememoras pasintajn travivaĵojn ekde lia junaĝo ĝis nuntempo. Li kapablas
‘vidi’, kvazaŭ rigardante filmon, diversajn etapojn de sia vivo. Dum malmultaj
minutoj pasis antaŭ la okuloj de Marko, centojn da bildoj de tiuj jam malproksimaj
tempoj, kiam li estis juna kaj forĝis tiom da projektoj; de liaj iamaj ambicioj kaj
deziroj, inter kiuj li kalkulis esti pli simpatia, pli kuraĝa, pli progresema homo. Kiom
multe li suferadis, ĉar li ne sentis sin tiel altira, ekzemple, por siaj klaskunulinoj, nek
tiel fortulo kiel la plej multo el la junuloj de sia kurso!