Page 8 - taglibro
P. 8
La Virgulino de Pino Alto laŭ tradicio aperigis al du arbohakistoj sur la plej alta pino
de la arbaro en la XIII-a jarcento kaj de tiam, oni kultas la lokon, kaj tial elstarigis
tie belegan preĝejeton kvankam sen iu ajn arkitekturan valoron, sed tamen, verdire,
ĝi havas specialan altiron kaj ĉarmon.
La urbestro de Pino Alto antaŭ ol la komenco de la festoj direktis sin al la pinoaltanoj
kaj ceteraj vizitantoj per similaj vortoj de pasintaj jaroj, instigante al ĉiuj gŭu la
festojn ekde la unua minuto "ĉar vi jam scias ke ĉi tie ni ĉiam havas allogan
programerojn por ĉiuj kontentigi: religiaj, amuzaj, folkloraj, gastronomiaj, por
infanoj, por junuloj, por maljunuloj, k.t.p., sed bonvolu, respeti la medio kaj evitu
ĉiaspecajn ekscesojn, danĝerojn kaj diskutojn kun la proksimuloj". "Tiel, li sekvis,
Pino Alto daŭre estos la spegulo kie sin rigardos la ceterajn urbetojn, kiuj klopodos
estonte rivali en entuziasmo kun ni, eĉ intence plibonigi se eblus, kio ja estas
malfacila tasko".
La ĝenerala programo de la festoj en la nuna jaro estis la plej agrabla kaj kompleta
de la lastaj jaroj. Jen enhavo:
JAŬDO 14 - 08
- 24.00 h. Art-fajraĵoj
VENDREDO 15 - 08
- 08.00 h, Matena aŭrora alvoko al la pinoaltanoj per raketoj, sonoril-batoj, tamburoj
kaj sak-ŝalmoj, por anonci pri la komenco de la festoj.
- 12.00 h. Oferdono al la Virgulino de Pino Alto, procesio de la Sanktulino tra la
ĉirkaŭajoj de la preĝejeto kaj celebrado de Sankta Meso kantata de la infan-ĥoro de
gimnazio Sankta Maria de l´Pino.
- 14.00 h. Gustumado de asturaj fromaĝoj, cidro kaj fabada (fazeoloj kuiritaj laŭ
astura maniero).
- 17.00 h. Folklora astura grupo.
- 19.00 h. Konkursoj pri arbo-dehakado kaj arbo-grimpado.
- 22.00 h. Kermeso animita per melodioj de orkestro ¨Los salaos¨ ( La simpatiuloj ).
SABATO 16 - 08
- 12.00 h. Virina futbal-matĉo.
- 14.30 h. Komuna manĝado.