Page 131 - heleco-100
P. 131
Recenzo
La klasbatalo povas alpreni la plej diversajn formojn. Povas esti parto de klasa kon-
traŭfrontiĝo iu striko aŭ manifestacio, sed ankaŭ tre perfortaj agoj, eĉ militoj. Kom-
preneble, ankaŭ la revolucioj kaj la kontraŭrevolucioj estas esprimo de konfliktaj kla-
saj interesoj. Ankaŭ la verkado de historia verko kiel tiu, kiun ni recenzas, povas esti
ago de klasbatalo. Per ĉi tiu libro, ĝia aŭtoro, César Vidal Manzanares, intervenas
siamaniere en la granda konfrontiĝo inter la kapitalismo kiu volas eterniĝi kaj la
komunistaj fortoj, kiuj volas entombigi ĝin.
Sed tio, kion César Vidal volas entombigi estas ĝuste la ideo kaj la espero pri la Ko-
munismo. La titolo de la libro “La perdita okazo”, aludante la rusiajn revoluciojn de
1917 (februaro kaj oktobro) montras ke la aŭtoro poziciiĝas kontraŭ la bolŝevikoj kaj
favore al tio, kion li nomas “demokratiaj socialistoj”: menŝevikoj, KDT-oj... kiuj fakte
estis la lasta tranĉeo de la burĝaro kaj garantio de la kapitalista ordo en Rusio.
La verko havas sufiĉe kontentigan unuan parton per kiu oni priskribas la situacion de
la Rusia Imperio sub la carismo kaj oni ne ŝparas kritikon al la aŭtokratio kaj ĝia siste-
mo de amasa ekspluatado de laboristoj kaj kamparanoj. Ĝia priskribo de la “Sanga di-
manĉo”, la revolucio kaj kontraŭrevolucio de 1905, same kiel la februara revolucio de
1917, povas esti asimilitaj al tiuj verkitaj de pozicioj de maldekstraro. Sed tie finiĝas la
koincido de la aŭtoro kun tio kion ni nomus komunista teniĝo. Laŭ li, la Rusia Revolu-
cio de 1917 devintus finiĝi per la detronigo de la caro kaj la plifortiĝo de la Provizora Reg-
istaro, kapabla -laŭ li- ĉesigi sentraŭmate la rusian intervenon en la mondmilito kaj kun-
voki Konstitucian Asembleon kiu -supozeble- rezultus el la sama politika koloro kiu tiom
multe plaĉas al César Vidal Manzanares kaj, kompreneble, kun la evoluo de la ekono-
mia sistemo kiu, hazarde, estus la sama kapitalismo kiu jam ekzistis sub la carismo.
Tiuj, kiuj venis fermi tiun plezur-vojon estis Lenino kaj ties bolŝevikoj, eta grupo de
la rusia revolucia movado, kiu ne meritis multe da atento de la historiisto ĝis la reveno
de Lenino el ekzilo, en aprilo de 1917, post trairi, kun iuj kamaradoj, la germanian terito-
rion per trajno speciale rajtigita por ili. Nia verkisto-historiisto insistas ke la bolŝevikoj
ĝuis la subtenon, eĉ ekonomian, de la germanoj ĝis la tago kiam ili kaptis la politikan
potencon. Li apenaŭ mencias, ĉar tio ne apogas liajn tezojn, ke similan subtenon donis
la germanoj (kaj estas normale ke tio okazus en milita tempo) al la aliaj rusiaj revoluciaj
grupoj ĝis la falo de la carismo, kaj al la samaj caristoj ekde tiam, ĉiam cele malstabiligi
la funkciantan rusian registaron, kia ajn ĝi estus.
La tezo de la aŭtoro estas ke la rusia socio estis matura por demokratio, kiun li insistas
nomi “socialisma” kvankam ĝi tre similas al la kapitalistaj “demokratioj”, kiujn ni nun
131