Page 11 - heleco-100
P. 11
Foje, kvankam ne ĉiam, kaj ne ĉiuj, tiuj movadoj celantaj
la homaranisman egalecon reagis perforte kontraŭ la per-
forto kiun oni faris kontraŭ ili. Sed ĉu perfortemaj aŭ ne,
tiuj idealistoj altiris la persekutadon de la superreganta
sistemo de la terposedantoj kaj de la eklezia inkvizicio. Same,
ankaŭ nuntempe la abomenantoj de la marksismo-leninismo
faras teorian argumentadon kontraŭ tiuj movadoj. La afero
estas klara: temas pri la tasko de la lakeaj intelektuloj de
la sistemo, la ideologia superstrukturo de la superreganta
sistemo de la merkato kaj la privata proprieto.
Al tiu ideologia aparato de la kapitalismo servis/as ĉiuj re-
ligioj kaj inter ili ankaŭ la kristanaj eklezioj. Ĉi-kaze te-
mas pri kroma venko de la pastraro sur la profetismo. La
antaŭ-Marksaj komunismaj movadoj havis profetecan lider-
econ, t. e. karisman liderecon. La eklezioj, male, havas pas-
tran, institucian liderecon. Institucian liderecon kaj ankaŭ
instituciajn interesojn kiuj postulas bonan rilaton kun la
potenculoj de la superreganta sistemo.
Jes. Pluesplorante la antaŭ-Marksan kurson de la komun-
ista idealo ni retroiras ĝis la profetisma epoko kiun la
Biblio priskribas. Notindas ke Jesuo mem enkadriĝis en
la profetisma tradicio. Por difini sian mision li uzis
tekston prenitan de la profeto Jesaja. Jesuo prezentis sian
projekton en la sinagogo de Nazaret. Li elektis legi la
skrib-rulaĵon de Jesaja, kaj iris al la sekva teksto:
La Spirito de la Eternulo estas sur mi, ĉar Li sanktoleis
min. Li sendis min por anonci bonan novaĵon al mal-
riĉuloj, por ligi la korŝiritajn, por proklami liberecon al
kaptitoj kaj enprizonitoj, por proklami la Jaron de la
Graco de la Sinjoro.
La profeto, kiun Jesuo legis, estis kondamnita al morto far
iu reĝo de Judujo: li estis metita en la kavan trunkon de arbo
kaj segita duone. Li defiis la dominan sistemon. Kaj kiam
Jesuo, leginte, diris: Hodiaŭ ĉi tiu Skribo plenumiĝis antaŭ
vi, li estis deklarante militon kontraŭ la superreganta siste-
mo, li enŝoviĝis en la profetan, ne institucian, tradicion, kaj
li deklaris sin preta plenumi la profetan programon.
La esprimo: Jaro de la Graco de la Sinjoro הָֹוהיַל ןוצ ָֹר־תַנ ְשׁ
estis la nomo por aludi la komunismon en tiu medio. En
alia parto de la Biblio oni nomas ĝin ankaŭ: Jubilea Jaro
לֵבוי־תַנ ְשׁ en kiu la sklavoj estu liberigataj, la ŝuldoj estu nul-
igataj, kaj la konfiskitaj aŭ hipotekitaj teroj estu redonataj
11