Page 10 - heleco-101
P. 10
komuna trajto de tiuj Jesuo-alternativoj estas ke neniu el ili estas judo. Estas
kvazaŭ al la proponantoj de tiu ideo rezultus neelteneble ke estus judo la
iniciatinto de la kristana afero, kiu tiom multe influis en la konstituo de la tiel
nomata “Okcidenta kulturo”.
Sed plaĉu aŭ ne al tiuj snobaj intelektuloj, la protagonisto de la evangelioj, la
Majstro de nia kultura medio, apartenis al tiu juda popolo kaj krome li loĝadis en
Galilejo, en la rando aŭ periferio de la Romia Imperio. Koincidas pri tio ne nur la
kvar kanonikaj Evangelioj sed ankaŭ la multenombraj apokrifaj evangelioj. Inter
tiom multenombraj libroj estas multaj malkonsentoj kaj kontraŭdiroj, sed ĉiuj ili
koincidas pri la judeco de Jesuo de Nazareto.
Kaj li estis judo ne nur pro lia familia aŭ genta deveno, sed ankaŭ, kaj ĉefe, pro lia religia
teniĝo. Lia poziciiĝo pri la socia problemaro enkadriĝas en iu grava tradicio de la juda
religio kaj kulturo. Ni amplekse okupiĝos pri tiu temo laŭlonge de ĉi raporto, sed nun
ni atentigas pri la fakto ke la judismo ne estis unueca doktrino, sed kadro de multe-
nombraj sektoj kun ties inter-diskutado, inter-disputado. La evangeliaj tekstoj prezentas
oftajn disputojn kaj polemikojn de Jesuo kun judaj gravuloj pri religia temaro.
Fakte, dum la kelk-jarcenta etapo antaŭ la epoko de Jesuo, la juda historio estis
signita per la konstanta kontraŭdiro inter du religiaj konceptadoj: la sacerdoteca aŭ
pastreca unuflanke, kaj la profetisma aliflanke. Jesuo enkadriĝis en ĉi lasta.
Jesuo proklamis sian mesaĝon en la juda medio de sia tempo. La Evangelioj
prezentas lin en liaj oftaj polemikoj kun la doktoroj de Israelo. Lia instruado
enkadriĝas en la profeta tradicio de lia popolo kaj rilatas al diversaj aspektoj
de la homa problemaro.
10

