Page 87 - heleco-93_Neat
P. 87
L LA A M MA AR RK KS SI IS SM MO O K KA AJ J L LA A K KL LA AS S- - B BA AT TA AL LO O E EN N L LA A 2 21 1- -A A J JA AR RC CE EN NT TO O ZAIDA ESPINO LA O Magistratino pri Filozofio (Plejsupera Instituto de Medicina Scienco)- Santjago de Kubo ENKONDUKO. La Marksismo, kiel scienca teorio de la socio en la nuntempo konstituas, des pli prave, la teorion de la klasbataloj, ekde revoluciaj pozicioj. 120 jarojn post la morto de Karlo Markso, la teorio de la klasbatalo kaj de la monda historia revolucia rolo de la proletaro, kiel kreanto de nova socio ne per- dis validecon. Nuntempe kun la novliberala tutmondiĝo, akcentiĝas ĝiaj sekvoj en la tuta socio kaj la homa sano konkrete. La agnosko de la luktado en ĉi tiuj landoj kie oni aplikas ĉi tiun novan modelon ne kondukas al la interkonsento pri la ekzistado de la sociaj klasoj, oni prezentas diversecon da interpretoj kiuj celas banaligi ilin en iuj kazoj kaj forgesi ilin en aliaj kazoj. La disvolviĝo de novaj batal-formoj, kun partopreno de sociaj movadoj ĉu pri genro, pri vivmedio, etniaj, kulturaj ktp ni ne povas forgesi, en la kazo de Kubo, ĉi ties konstantan praktikadon de la marksisma fundamentado en ĉiuj siaj sociaj procezoj, startante de nia propra realo kaj sperto, sam- kiel de niaj plej progresemaj revoluciaj teoriistoj. DISVOLVIĜO “La historio de ĉiuj ĝis nun ekzistintaj socioj, estas la historio de la klasbatalo”. Laŭ esprimo de Karlo Markso en sia ĉefverko “La Manifesto de la Komunista Partio” en februaro de 1848, 155 jarojn post ĝia publikigo, estas kvazaŭ Markso estus vivanta nuntempe. “Nia epoko, la epoko de la burĝaro, distingiĝas, tamen, pro tio ke ĝi simpligis la klasajn kontraŭdirojn. La socio dividiĝas, pli kaj pli, en du grandajn malamikajn kampojn, en du klasojn, kiuj rekte interfrontiĝas, la burĝklaso kaj la proletaro”. Nia epoko, la epoko kiam la burĝaro denove intencas alpropriigi ĝin al si, kiam penas pliakrigi pli kaj pli la klasajn kontraŭdirojn kaj la socio polariziĝas en du tre difinitajn grupojn, inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kiam ĉi tiuj pli kaj pli malriĉiĝas, dum la aliaj pli kaj pli riĉiĝas, ĉi tiu estas la epoko de la Tutmondiĝo kun sia Novliberala modelo, kiam la burĝaro penas savi la sistemon merĝitan en ĝeneralan krizon. Ni denove iras al la vortoj de Markso, kiam li esprimas ke “Pere de la mondskala ekspluatado, la burĝaro asignis kosmopolitan karakteron al la produktado kaj al la konsumado de ĉiu landoj. Kon- traŭ la sento de la reakciuloj, ĝi demetis el la industrio ĉi ties nacian bazon”... “industrio kiu jam ne uzas indiĝenajn krudmaterialojn, sed aliajn venintajn el la plej malproksimaj regionoj de la mondo, kaj kies produktaĵoj estas konsumataj ne nur en la propra lando, sed ĉiuloke en la planedo.” “...devigas ĉiujn naciojn, se ili volas supervivi, adopti la burĝan manieron je produktado, trudas al ili la t. n. civilizacion, t. e., iĝi burĝaj. Unuvorte: forĝas mondon laŭ sia bildo kaj similo”. La kapitalismo de ĉi 21-a jarcento, estas, ja, malsama ol tiu ekzistanta en la epoko de Markso kaj Lenino, sed ĝia esenco daŭre estas la sama. Kiu estas la bildo kiun lasas al ni ĉi tiu kapitalismo por ke persistu la klasbatalo en la nuntempa mondo?. Nuntempe ne estas malaperinta, sed male pliintensiĝis, la ekspluatado de la laboristklaso kaj ĉiuj laboristoj, pliakriĝis la antagonismo inter la kapitalo kaj la laboro, inter la grandaj transnaciaj en- treprenoj kaj la grandaj amasoj de la popolo, inter la imperiismo kaj la malevoluintaj landoj. La bata- lo estas la plej universala formo de ekzistado de ĉio reala, y la kontraŭdiroj la enhavo kie ĉi tiu pre- zentiĝas, alprenante la plej diversajn manifestaciojn. La mitologio de la novliberala kapitalismo pretendas ignori aŭ kaŝi la novajn enhavon kaj formojn je manifestado de la ĉefa kontraŭdiro kapita- lo-laboro kaj tiamaniere forviŝi la signifon de la klasa karaktero aldonita al la bataloj de la diversaj sociaj entoj nuntempe ekzistantaj en la sino de la tutmonda socio. Nuntempe pliakriĝas, eĉ pli, la interimperiismaj kontraŭdiroj, inter la tri povo-centroj (Usono, Eŭ- ropa Unio, Japanio). Ĉi tiuj kontraŭdiroj iĝas komercaj militoj, batalatante por la vendo-merkatoj, fontoj de riĉmaterialoj kaj energio. Ĉi tiu transnacia koncentriĝo de la politika povo en la manoj de la 87