Page 90 - heleco-93_Neat
P. 90
De la soveta revolucio al La tutmonda kapitalismo Julio Anguita estis ĉeflidero de la Hispana Komunista Partio ekde la jaro 1982 al 1998. Sed de tiam li neniam ĉesis interesiĝi pri la soci-politikaj aferoj. Fakte, la teksto kiun ni publikigas ĉi tie aparte- nas ne al la epoko de lia komunista lidereco sed al la nuntempo. Ĉiukaze, ĝi alportas interesan vidpunkton pri la stato de la klas- batalo unu jarcenton post la soveta revolucio. Mi pensas ke ĉiu analizo, ĉiu debato kiu ne kondukas al la tuja agado estas, pure kaj nure, ia akademia ekzerco. Mi pensas, do, ke saĝaj studoj kiujn oni devas fari se ili ne havas kunrilaton en la tuja politika agado, ili restas por la bretoj de la librejoj. Kion mi volas diri? Mi temas pri io kion la genio de Lenino lasis por ĉiam, kion mi inten- cis traduki ĉi maniere. Por mi estas tri verboj en infinitivo kiuj difinas resum- kaj sintez- maniere –eĉ simplisme– la politikan filozofion de Lenino. La unua estas “designar”, tio estas, montri kiu estas la malamiko kiun ni devas venki, io kio nuntempe perdiĝis en mul- taj lokoj de maldekstraro. Post la elmontrado, venas la dua parto: oni priskribas, oni anali- zas, oni montradas kiujn partojn, kiujn komponaĵojn… cele ke la popolamaso iompostiom ekkonu ĝin kaj akceptu ke reale, tiu estas la malamiko. La tria verbo estas “difini”, kion signifas solvi, konstrui la alternativon. Miaopinie la genio de Lenino tre altegrade taksas ĉi tion, tio estas: montru, priskribu, difinu. Mi diras ĉi tion ĉar nuntempe, se Lenino devus montri kiu estas la malamiko li dirus “tutmondiĝo”. Mi eksplikos kial, kvankam resumite, ĉar ĉi tio postulus kelkajn seminariojn –kiujn estus dezirinde povi fari– laŭlonge de la jaro, tranvile, por la tuta anaro de la Partio. Do mi pri- traktos tion skem-maniere ĉar mi ne povas pliprofundigi, sed mi intencos provizi iun bil- don. Tio ĉi estas nomata la tekniko de la stencil-reproduktado, sammaniere kiam ni faras truojn sur unu papero kaj surmetas sur ĝin pigmenton, levinte la paperon restas tie iu bildo. Kial la tutmondiĝo estas la malamiko kiun hodiaŭ Lenino estus montrinta, difinta kaj poste li metus la praktikon por kontraŭfronti ĝin, ĉefe en iu baza aspekto: la idelogia aspecto. Mi insistas –kaj mi pensas ke por Lenino tio estis tre klare– ke la batalo estas priekonomia, kompreneble, sed miaopinie la batalo estas ĉefe idelogia: batalo de ideo kontraŭ ideo. Sen tio senutilas ĉio, kiel mi intencos pruvi ĉefe pri la afero de la tutmondiĝo. Kion mi nomas tutmondiĝo? Oni diras al ni ke ĝi estas, pure kaj nure, la multobligo de la komercado, ke la mondo transfomiĝas en iun tutmondan vilaĝon, ke la varoj iras de loko al loko… prave, sed legante tre mallongan tekston mi simple provizos iujn datumojn: en la jaro 1870 la komerco reprezentis 9 elcento de la Interna Malneta Produktado de la mondo, la 15 elcento en la 70-aj jaroj kaj nunatempe esta 45 elcento. Ja, la ekonomio internaciiĝis, tion ni nomas “mondiĝo” aŭ “supermondiĝo” fakte, iam estis debato en la Partio ĉu nomi ĉition “globaliĝo” aŭ “mondiĝo”, mi pensas ke tia debato estas propra je la Universitato de Salamanko pri kiom da anĝeloj povas danci sur la pinto de unu pinglo. Tiu debato okazis en la menciita universitato en la 16-a jarcento. Mi pensas, ja, ke la globaliĝo estas mond- iĝo, sed estas iom pli; ni intencos fundesplori ĝin, tiucele mi legos serion da tekstoj kiuj estas kiel la stencil-reproduktado, ili estas la punktoj kiuj atentigos nin kaj enkondukos nin en la difinon. Ĉi tiuj tekstoj estas jenaj. 90