Page 91 - heleco-93_Neat
P. 91
Margaret Thatcher per sia fama TINA “Ne estas alternativo” diris al la anglaj ministoj kaj laboristoj “Vi ne havas alternativon”, ĉi tio gravas ĉar ĝis antaŭ relative malmulte da tem- po, ni, la komunistoj kaj la maldekstraro estis satano, la demono, la perversuloj… nun ni estas stultaj. Ĉi tio signifas ke la malamiko perdis al ni la respekton, ĝi kuraĝiĝis ĉar konsi- deras ke sia filozofio estis progresante en niajn vivojn. Kiam Margaret Thatcher diras “Ne estas alternativo” tio kion ŝi estas dirante estas “Kion vi alportas al la mondo? Kiuj estas viaj valoroj, via praktiko?” sed Thatcher, kiun mi taksas grava persono ene de la konser- vativa mondo kaj de la novliberalismo, diras pli: “Ne ekzistas la socio, estas nur viroj, vir- inoj kaj familioj” do nur estas individuaj rajtoj, malaperas la sociaj rajtoj. Hodiaŭ ni pre- nas ĵurnalon aŭ spektas rondetan debaton kaj oni estas parolante pri la rajtoj de la minori- tatoj kaj oni ne parolas pri la kolektivaj rajtoj, kaj tial ni pensas ke ni multe progresis en la tereno de la defendon de la rajtoj, forgesante ĉiujn sociajn rajtojn. Ekzemple: kiam la dekstraro –kaj multaj personoj de la supozita maldekstraro– dediĉiĝas paroli pri la Homaj Rajtoj ili haltas en la 21-a artikolo, la rajtoj de la malplimultoj, la rajtoj pri la egaleco, la sindikatoj, la partioj, la ĵura sekureco…. Sed ekde la 21-a estas la rajto pri laboro, la rajto pri sano, la rajto pri pagita perioda feriado, ke la virinoj monricevu same kiel la viroj kiam ili faras saman laboron… tiuj rajtoj estas forgesataj, ĉar ili estas sociaj rajtoj. Ĉu vi vidas la sagacon de Thatcher? Dirante ke estas nur personoj kaj familioj, ke ne estas socio kaj ke ĝi ne ekzistas, ŝi serĉas la vojon enkapigi al ni ke tio kio gravas estas la individuaj rajtoj kaj ne la kolektivaj. Sed Thatcher –kiu ne estis stulta– di-ras pli: “la ekonomio estas la objek- tiva metodo por ŝanĝi la koron kaj la animon”. La koro kaj la animo, la alternativaj valo- roj kaj vizioj, la ekonomio utilas por ŝanĝi nian tutan penson. Estas pli da tekstoj. Antaŭ kvar jarojn mi partoprenis en iu debato en la Fondaĵo Kanalonen Madrido, kun tiu kiu tiam estis la Konsiliano de Ekonomio de la Autonoma Komunumo de Madrido, Perci- val Manglano, iu altrangulo de la Popola Partio. En iu momento de la debato, li diras al mi: “Sinjoro Anguita, elreviĝu, la demokratio aplikita ĝis ĝiaj lastaj sekvoj nepre kondukas al la populismo kaj la demagogio kaj, do, estas necese “korekti ĝin”, mi demandis al li kiel oni korektas tiujn supozatajn ekscesojn de la demokratio. Ĉu per la Parlamento, la Leĝo, la laboristoj? “Ne, ne, ne –respondis li– per la merkato. La merkato korektas la de- mokration”. Kaj estis tie personoj kiuj esprimis aprobon kap-move. Ni estis jam enirantaj en tion kion ni havas hodiaŭ, tio estas, oni estis distilante iajn ideojn kiuj hodiaŭ estas en- mense de senmezure granda amaso da personoj, ankaŭ laboristoj, la ideologia dominio. Ni sekvu per aliaj ekzemploj kiuj estas, kiel en la stencil-reproduktado, dezegnante ion kion poste mi intencos ekspliki. Hans Tietmeyer, kiu estis prezidanto de la germana Deuts- che Bundesbank, eldiris iutage en 1994 jenon: “La politikistoj devas lerni ke ili ne povas kontraŭfronti tion diritan de la merkatoj”; klara kiel fonta akvo. La hipotezo estas jena: se la politikistoj ne povas kontraŭfronti tion kion diras la merkatoj Kial estas balotadoj? Estas balotoj tial ke oni devas subteni la ŝajnon ke ili iom utilas. Ĉi tio estas timiga, sed ĝi estas ankaŭ pecata minuta se ni komparas ĝin kun la sekvaj tekstoj. Ekzemple, kiam iu ĉefministro de Portugalio diras: “Ni atingis en la afero de la konkur- eco la elteneblan limon pri socia bonstato” tio estas , la konkureco estas kontraŭdira kun la socia bonstato. Ĉi tiu sama ministro diris en iu asembleo pri la Traktato de Lisbono ke “la komfort-socio estas neakordigebla kun la mercato”. Ĉi tion oni diris kaj oni ekspli- kis, sed krome, okazas ke tio estas prava. Okazas ke tio estas prava kaj tion diras tiu kiu konsideras sin venkinto, kiel kiam Warren Buffett –la usona multmilionulo– diras “La klasbatalo ekzistas, sed mia klaso estas gajnante ĝin” tio estas, ili estas agnoskante, kial? 91