Page 89 - heleco-93_Neat
P. 89
rajtoj, uni pli rilate al la klasoj kaj aliaj al la movadoj, sed kiuj fine kunfluas kontraŭ komuna mal- amiko: la kapitalismo kaj ĉi ties superreganta klaso. La teorio asertanta ke la klasbataloj ĉesis ekzisti estas trompo, verdire estas tute male, ili pli kon- centriĝis, ni vidu, unuflanke okazis malfortiĝo de la burĝaj sociaj klasoj kiuj suferis iujn modifojn; sed kiuj daŭre ekzistas en ĉiuj siaj dimensioj, tute ne rifuzante sian klasan kondiĉon kaj, do, kun emo konservi kaj pligrandigi siajn privilegiojn. La kapitalista klaso rariĝas, sed ĝia menso-tipo disvast- iĝas, kaj kiel kulturo ĝi kontaĝas aron da sociaj sektoroj kiuj ĝiras ĉirkaŭ ĝia egido. Krome estas antaŭ ni iu redifino de la laborist-klaso, ampleksigita al pli granda sektoro de la la- boristoj. Ne nur suben de la laboristklaso, sed ankaŭ flanken kaj supren. Aldoni la amason da sa- lajruloj kaj tiuj kiuj, ne estante manlaboristoj vivadas el la propra laboro, por povi difini ampleksan alternativan socian blokon. En la nuntempa kapitalista socio oni povas observi kiel la klasika proletaro de la industriaj laboristoj malgrandiĝas laŭ absolutaj ciferoj en la evoluintaj landoj kaj laŭ relativaj ciferoj kiel parto de la tutmonda loĝantaro; sed samtempe enorme pligrandiĝas la nombro da tiuj kies vivo dependas el iu salajro, ankoraŭ ne enkalkulitaj en la nova konceptado de laboristoj, pro kio tiel konceptataj ili ne konstituas plejparton el la homaro, en Usono nur 13 % el la laboristoj estas sindikatanoj kaj alfrontas militon senorganize, milionoj el ili estas inmigrintoj. Devas resti klare ke tio kio difinas la revolucian rolon kaj la transformigan kapablon de la laborist- klaso, ne estas ĝia grandnombro, sed la kvalito de ĝia socia enhavo kaj ĝia konscienco esprimata en la socia projekto kiun ĝi enportas. Kadre de la proletaro la senlaboruloj fakte jam ne plu estas labora rezervo kaj kadre de la kapital- ismo ĉi tiu problemaro estas sensolva, senĉese pliakriĝas, samkiel la koncepto de marĝeniĝo pridub- ata en la 60-aj jaroj de la 20-a jardeko, akiras nuntempe plenan legitimecon. Ĉi tiuj ŝanĝoj de la Novliberalismo krome malpliigas la proletaron, metamorfozigas grandparton el tio kio restas el ĝi kaj forte impaktas sur la kamparanaro kiel klaso. La malfavoraj ŝanĝoj en la labor-merkato okazigis, ne nur malbonigon en la situacio kaj vivnivelo de la laboristoj, sed ankaŭ en ĉi ties organiz- kaj batal-formoj. Tio provokis la serĉadon de alternativoj de viv-rimedoj kaj, tial, la kreskado de la eksterregula laboro. Krome ekzistas aliaj vidpunktoj pri klasoj kaj klasbataloj, kiel la lukto por la kultura hegemonio, ĉefe de la nuna kapitalismo, estante ĉi tiu ĉefe ampleksigata de la nuntempa kapitalismo, rilate al ĉiuj aspektoj de la vivo. En la nunaj kondiĉoj de Kubo, nia lando, kiel parto de ĉi tiuj landoj de la Tria Mondo, kiu troviĝas en situacio de kontraŭdiroj kun la hegemonia mondo de la kapitalismo precipe usona, dum siaj 44 jaroj de Revolucio oni tenis ia senĉesa klas-batalo, gvidata de iu forta laboristklaso kune kun la kamparanaro kaj aliaj sociaj grupoj. Ekde la jardeko de 1990 ankaŭ ĝia klas-strukturo havis siajn modifojn, pro la ŝanĝoj en la ekonomi- ka strikturo, ĉi tio ne signifas ke la laboristklaso ĉesus ekzisti, male, ĝi plifortiĝas en siaj celoj kiel klaso, diversigas sian ĉeeston en kelkaj sektoroj de la socia produktado, kaj aldoniĝas al ĝi aliaj sociaj grupoj naskiĝintaj el ĝi mem. Rezultas, do, ke ekde ĉi tiu jardeko la klasbatalo en nia lando centriĝas en la «batalo de ideoj» por savi la homaron kaj krei la neprajn naturajn kondiĉojn por ia vivo digna kaj deca en la planedo. La reala sanec-egaleco kaj pri vera justeco por ĉiuj homaj estaĵoj de ĉiuj nacioj, etnoj, kulturoj kaj re- ligioj, ne povas esti daŭre prokrastigitaj en iu ajn angulo en la Tero. Ne temas pri ideologia afero; estas jam afero pri vivo kaj morto por la homa specio… …Hodiaŭ samkiel en la epoko de Karlo Markso estas necesa la unueco de ĉiuj laboristoj, la hegemonia politika povo kiun celas pluteni la nordo, estas la organizita perforto de iu klaso por la subpremado de alia. Ni estas en la momentoj de iu politika, ideologia kaj ekonomia batalo por ia libera disvolviĝo de ĉiu homo kiel kondiĉo de la libera disvolviĝo de ĉiuj. La sociaj movadoj kiel la kazo de Venezuelo, la movado de la ne-posedantoj en Brazilo kaj ĉi ties Forumo de Porto-Alegre, la kontraŭfrontado al ALCA, ĉi tio pruvas al ni ke ni ne estas solaj en la mondo, pro tio ne estus vane ripeti la kri-sloganon de ĉiuj epokoj, por la internacia proletaro kaj la malriĉular’ del mondo, ĉar ni perdus nenion, krom niajn ĉenojn, kaj tamen ni povus gajni iun mondon. “Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu vin!”. Por la ekzistado de la Homo. 89