Page 88 - heleco-93_Neat
P. 88
ĉefaj centroj de imperiista povo, ĉefe la usona, havas kiel kontraŭparto la sennaciigon de la politika povo en la imperiismaj ŝtatoj plej malfortaj kaj, eĉ pli akr- kaj akcel-maniere, en la malevoluintaj kaj dependaj ŝtatoj. Temas pri procezo de senvaloriĝo de la ŝtato kaj ties institucioj, ĝi atrofiiĝas pri siaj landaj funkcioj kaj de akiro far la subordigitaj transnaciaj entreprenoj. La imperiistaj ŝtatoj pli malfortaj kaj, ĉefe, la mal-evoluintaj kaj dependaj ŝtatoj iĝas organikaj apendicoj de ia granda imperiisma maŝino de transnacia povo, kiu trudas al ili devigajn normojn kaj konduto-kodojn. Tio ne prezentiĝas kiel unuforma modelo, sed foje ĝi devas alfronti ian reziston. Lastatempe oni multe spekulativadis pri la malapero de la klasbataloj kaj la apero de aliaj sociaj grupoj, kun bezonoj, interesoj, celoj, motivigiloj kaj formoj malsamaj ol tiuj de la klasbataloj kaj tradiciaj sindikatoj kaj politikaj partioj. La ideologoj de la nuntempa kapitalismo uzas ciferojn, dat- umojn, enketojn kaj tekstojn de la jardeko de 1960 por pravigi ke la diverseco de la evoluintaj socioj provokas malpliiĝon de la intereso pri la materiaj aferoj kaj pliiĝon de la zorgado pri “novaj formoj“ de persona libereco. Tamen, ja veras tio ke nuntempe ekzistas ia nova rilato inter la sociaj luktoj, kiel tiuj de genro, raso, kulturo, religio aŭ laŭaĝa franĝo, kun objektivaj kaj subjektivaj kaŭzoj. Ekde la 60-aj jaroj kaj unuaj 70-aj jaroj de la 20-a jarcento disvolviĝis sociaj movadoj, kaŭzitaj de la kontraŭdiroj inter la kapitalo kaj la laboro, kvankam ĉiuj ili, senescepte, originiĝis kaj estis kon- diĉigitaj de la kontraŭdiroj propraj de ia historia momento de disvolviĝo de la kapitalista socio. La movado por la civilaj rajtoj de la nigruloj vekis ne nur la kontraŭrasisman konscion de la afrik-us- onanoj kune kun aliaj naciaj minoritatoj kiel la indianoj, la azi-usonanoj kaj la latinoj, sed ankaŭ de multaj junaj blankrasaj mezklasaj gestudentoj, kiuj marŝadis suden cele apogi la “freedom riders”-n. La movado kontraŭ la milito de Vietnamio, komence provokita de la rifuzo je la deviga militservo kaj la morto de usonaj soldatoj okazintaj en konfliktoj, kiujn ĉi-momente ripetas la historio per la militoj de la Persa Gulfo kaj Irakio en la familioj de latinaj inmigrintoj en Usono, timas pri la vivo de siaj filoj, kiuj estas rekrutataj por parto-preni en tiuj rasmortigaj armeoj, transformiĝas en opozicion kontraŭ la imperiisma karaktero de tiuj militoj, kaj en lernejon por la solidareco kun la revolucia lukto kaj tiu de nacia liberiĝo en la t. n. Tria Mondo. La studenta movado kaj la kontraŭ-kultura movado, tre rilata kun la rifuzo de la alieniĝo provokita de la individuismo, la konsumismo, la maltoleremo, la profesia kretenismo kaj aliaj malbonoj propraj de la kapitalista sistemo, atingis nivelojn senprecedencajn de mobilizado. La feminisma movado, kies historio estas tiom longa kiom tiu de la laborista movado, akiras novan dimension per la aldoniĝo de la lukto kontraŭ la seksismo kaj aliaj formoj de seksa subpremado kaj diskriminacio. Al ili aldoniĝas la movado por la defendo de la natur-medio konstituita de mezklasuloj de malevoluintaj landoj de LatinAmeriko. En la malevoluintaj landoj sub la Novliberala politiko, nuntempe la malkapablo de iliaj burĝaj ŝtatoj okazigas la pliakriĝon de la politika, ekonomia, socia kaj morala krizo de la kapitalista sistemo de produktado mondskale kaj, pli intense, en regionoj de la t. n. Tria Mondo kiel LatinAmeriko. Temas pri la kreado de objektivaj kondiĉoj por la revolucia transformado de la socio, kiuj elbordigas la nivelon de konscienco, organizado, mobilizado kaj politika batalado de la maldekstraro kiu reakiras prestiĝon post la katastrofo de la jaroj post 1990. Tio igas ke ĉi tuta popola transformiga energio eventuale konkretiĝu en sociaj eksplodoj sen gvido nek politika orientiĝo, kies rezulto, ĝenerale, estas ia renoviĝo de la novliberala sistemo mem, kia estas la ekzemploj de Argentino kaj Ĉilio. Okazis ankaŭ aliaj transformigoj pli radikalaj kaj kun vera politika orientiĝo kiaj estis la kazoj de Venezuelo, Brazilo kaj Ekvatoro. Per tiuj eventoj ni povas senmitigi la koncepton ke jam ne plu ekzistas la klasbatalo, ke ĝi estas io el la pasinttempo, la klasbatalo daŭre ĉeestas, ĝi iĝis pli kompleksa kaj ampleksiĝis akorde kun la trans- formiĝoj de la klassocia strukturo, esence daŭre sin tenas la marksisma tezo pri la fundamenta rolo de la sociklasoj kaj la batalado inter ekspluatatoj kaj ekspluatantoj kiu alprenas diversajn formojn, kvankam ĝia rolo ne ŝanĝiĝas. Ne eblus ke spite al la multo je formoj ĝia enhavo restus senŝanĝa. Nuntempe ekzistas problemoj malsamaj pri la grupiĝo kaj disiĝo de movadoj kaj klasoj kiuj neniel indikas ke ĉi tiuj interekskludiĝas. Tute male ĝi rivelas la kombinon de la analizo de la klasbatalo, aŭ de la batalo kontraŭ la ekspluatado, la batalado de la sociaj movadoj, ĉefe, se oni kunligas ilin pli ĝisfund-maniere kun la problemoj de la marĝeniĝo, malriĉul-ekskludo, civilaj sociaj kaj kulturaj 88