Page 92 - heleco-93_Neat
P. 92
Ĉar ili sin sentas venkantoj. Mi rimarkigas ĉi tion. Estas alia momento, kiam la franca ĉef- ministro Édouard Balladur mendas al iu komisiono de spertuloj ke ili diru al li la sekvojn rezultontaj de la unika merkato. La informo prezentita tekstis jene: “Interesas fabrikadi tie kie tio estas pli malmultekosta kaj vendadi tie kie estas aĉetkapablo. Hodiaŭ ekzistas malakordo inter la intereso de la entreprenejo kaj la intereso de la lando” do, la entre- prenejo en difinitaj momentoj ene de la koncepto de la tutmondiĝo kontraŭfrontas la na- cion. Pro. tio, ni devos pensi ke defendi la nacian suverenecon, estas iu maniero batali kontraŭ la tutmondiĝo –io kio estus objekto de aparta debato– ĉar ili estas dirante tion tre klare: la interesoj de la entrepreno kontraŭstaras tiujn de la nacio. Ni vidu iujn kromajn ek- zemplojn. “La Eŭropa Socia Karto havus tre negativan efikon sur la konkurenco, la kreskado kaj la laboro” en la jaro 1961 oni subskribis la Eŭropan Socian Karton, Hispa- nio subskribus ĝin multajn jarojn poste, en 1977 kaj ĝi estas devige plenumendan, ĝi havas la saman devigrangon kiel la Tratato de Maastricht. Oni plenumis nenion el ĝi. Tiu Eŭropa Socia Karto estis aktualigata en 1996 kaj nun estas cirkulante iu teksto mendante ke la hispana ŝtato agnosku tiun ampleksigon. Sed atentu, la Eŭropa Socia Karto estas ne- kongruebla kun la interesoj de la kapitalo, tion diras ili. Sed estas pli: “Hispanio devas ne nur liberaligi sian labor-merkaton sed ankaŭ aldoni sian voĉon al tiu de la landoj kontraŭaj al la menciita Socia Karto” dokumento signita far la Hispana Regno. “La reala konverĝo postulas merkatojn multe pli flekseblajn, pli malaltajn impostojn kaj sistemojn de publika protekto malpli malavarajn.” kaj jam, unu el la plej grandaj barbaraĵoj –sed kiun ili diras tute sincerece–: “La reformo devas signifi ke la ĵursistemo ne intervenu en decidojn strikte entreprenejaj” ĉi tio signifas ke la tribuna- loj pri la laboraj aferoj devas ne ekzisti, kial? ĉar la konfliktojn solvas la entreprenistoj kaj la laboristoj sen la interveno de la leĝo. Ĉi tio estas simptomo de atako al la t. n. Ĵur-Ŝtato. Ni daŭrigu: “Evidentiĝas nepre necesa ia reformo de la labor-merkato kaj privatigo de la publikaj servoj” Rodrigo Rato. “Estas necesa iu ekonomia politiko kiu baziĝus sur salaj- ra modero” Luis Álvarez Rojo guberniestro de la Banko de Hispanio kaj, fine: “Oni devas moderigi la salajrojn” de iu nomata José María Aznar. Per ĉi repertuaro, kvankam ni povus plu daŭrigi, ni vidas ke ni troviĝas antaŭ io kio estas pli ol la supermondiĝo. La forto kiun hodiaŭ havas la tutmondiĝo esprimas iun mond-kon- ceptadon, ĝi estas iu kosmo-konceptado. La Komunista Manifesto, la marksismo, estis kaj estas iu konceptado de la mondo, ĝi havas siajn valorojn, ĝi estas ia historia ekspliko de la klasbatalo, kun iu celo, kun iu subjekto al kiu oni atribuas la socian transformadon kaj la revolucion; sed la tutmondiĝo ĉi-momente, ne estas nur la disvolviĝo de la monda komer- co, ĝi estas ia konceptado de la mondo kun siaj valoroj, siaj kontraŭvaloroj, sia filozofio kaj, do, ĝi pretas batali en la ideologia tereno, pretas enkapigi al ni siajn valorojn. Ni prikonsideros tion, kvankam unue supraĵe. Kiam iu pertelevida inform-programo, oka- ze de la enkonduko de nova lando en Eŭropa Unio, la informanto asertas: “Eniras en la Eŭropan Union tridek milionoj da konsumantoj” atentu, li ne diras tridek milionoj da personoj sed tri-dek milionoj da konsumantoj… kaj ni akceptas tion. Sed estas pli, en iuj intervjuoj oni demandis al mi: “kaj kion vendas vi” al kio mi respondadis “atentu, mi vendas nenion, mi eksplikas iun politikan programon”. Estas sia filozofio, siaj valoroj estas enirante en nin ĉi tie (enkape) ĉar temas pri iu kosmo-konceptado kaj, kiel tia, ĝi ha- vas tri fundamentajn valorojn kiuj estis sin enkondukintaj en nian internon, mi nomas ilin la Sanktega Triunuo de la Tutmoniĝo. La dio Mercato. La merkato estas tiu kiu decidas kaj kontraŭ ĝi oni ne povas marŝi –Tiet- meyer: la politikistoj devas lerni obei la ordonojn de la merkatoj– kaj hodiaŭ ni vidas ke 92