Page 93 - heleco-93_Neat
P. 93
la televidaj informelsendoj asertas ke la merkatoj ne konsentos tion aŭ tion alian, sed, kio estas la merkatoj? La merkatoj estas ekonomiaj povoj, personoj konataj per sia nomo sed oni uzas tiun vorton por eviti signali ke temas pri personoj konkretaj; ĉi tio nomiĝas peri- frazo, kiam mi ne volas mencii iun aferon per ĝia reala nomo mi uzas iun alproksimaĵo; ekzemple, la vorto “faraono” estis iun perifrazon kiu signifis “la granda domo” ĉar la no- mon de la faraono oni ne povis prononci. Nu, mi diras “merkato” cele kovri la aferon per iome da mistero kaj eviti diri la multnaciaj entreprenoj, la entreprenistoj aŭ la bankismo ĉar ĉi tio baldaŭ evidentiĝas; nu, al ĉi tiu perifrazo de “merkato” mi atribuas eksterordina- rajn povojn, kiujn povojn? Gekunuloj, gekamaradoj, kiam ni alvenas al la tutmondiĝo, kiel estas ĉi tiu difinata? La tutmondiĝo prezentas la ekzistadon de fortoj kiujn neniu povas jam kontroli kaj kiuj estas transformante la mondan sistemon. Ni iru nun al la Islamo, Islamo signifas “submetiĝo al la Dia volo”. Dio estas tiu kiu deci- das, kontraŭ liaj decidoj oni povas fari nenion… rezultas ke la tutmondiĝo jam estas dio, la merkato ekfunkciigas povojn kontraŭ kiuj oni ne povas agadi, tio estas, ĝi aplikas al ni la rezignacio kaj kompreneble, ni aŭdas surstrate “okazas ke la ekonomio… ne eblas…” ĉiu- kaze dependus de kiutipa ekonomio. Se vi iras al la fakultatoj pri ekonomio vi konstatus ke tie oni instruas nur pri unu ekonomio, la novkapitalisma. Ne ekzistas aliaj. Mi memoras ke kiam mi estis studanta Historion de la Ekonomio en la Universitato de Barcelono, oni eks- plikis al ni la diversajn rigardojn de la ekonomio, nuntempe oni instruas en la fakultatoj pri ekonomio dirante ke ĝi estas la unika, kiam ĝi vere estas nur unu rigardo pri la ekonomio. Vi jam vidas kiel la tutmondiĝo senĉese altrudas ne siajn interesojn, sed sian filozofion. Ni vidu la duan dion: la konkureco. La konkureco signifas ke oni devas vendi ĉiakoste, sed kompreneble, se ni uzas la plej normalan logikon ni alvenos al iu konkludo: se ĉiuj ni kiuj nun troviĝas ĉi tie volas estis konkur-kapablaj kaj devas eksporti pli ol importi, al kiuj ni vendu? Se ĉiuj ni devas vendi pli ol aĉeti, kiuj aĉetus? Tio estas, ĝi pelas al terura batalo cele konkeri la merkatojn. Kaj kio okazas kiam oni ne povas konkeri tiujn merkatojn pro tio ke aliaj produktas pli bone aŭ havas pli da teknologio, oni vendas pli malmultekoste. Kaj kiel mi vendu pli malmultekoste? Malaltigante la salajrojn. Ĉi tiu estas nun la funkci- ad-maniero de la maŝino, tio kio signifas ebligi ke ni povu vendi, la salajroj devas malalt- iĝi. Krome ene de ilia logiko ili pravas ─tio ne signifas ke mi konsentas─ sed mi ŝatas me- ti min en la logikon de mia malamiko, kaj mi diras malamiko kaj ne kontraŭulo, kial mi pensas ĉi tion? Ĉar se mi volas ataki kaj alfronti lin, mi devas scii kiu estas la logiko de lia penso. Lenino konsentus kun ĉi tio ĉar temas pri tio kion li proponis dum sia tuta vivo. La tria dio, estas la senĉesa kreskado. Oni devas kreski, oni devas kreski… sed, kia stultaĵo estas ĉi tiu, kiel oni devas kreski sen- ĉese? Ĉu la naturo estas senfina? Ĝis kiam ni ekspluatos la naturajn resursojn? kio signifas kreski kaj kreski? Oni povas kreski en edukado, en sano, en kulturo, en socia bonstato… sed sencesa fabikado estas neeble. Krome la provoj montras ke la ekonomia kreskado ne nepre signifas ke la personoj gajnos pli, la lastaj statistikoj ree montras tion: Hispanio krekis ekonomie sed la malegaleco pli kaj pli grandiĝas. Nu, merkato, konkurenco kaj senĉesa kreskado estas akceptataj de parto el la maldekstraro kaj la ĵurnaloj, ili venas al ni surkape kaj ni, en nia parolmaniero, repro- duktas ĝin. Permesu al mi ke mi iomete flankeniĝu por rakonti anekdoton de io okazinta la lastajn tagojn, kio vere iritas min: Trump. Ni jam scias kia li estas, sed la informmedioj di- ris antaŭ unu semajno: “Donald Trump entreprenos la konstruon de murego por separi Usonon el Meksikio”. Tiu muro estas jam kvindek mil kilometrojn longa, tion faris Bill Clinton. Murego kie mortis kvin-mil personoj. En la Berlina Murego mortis ses-dek perso- 93