Page 94 - heleco-93_Neat
P. 94
noj dum ĝia ekzistado. Ĉi tiuj aferoj devas esti diritaj, tial mi ŝatus ke ni, en la drinkejo aŭ en la baro, estus provizante informon al la popolanoj por malfermi ĉi ties menson. Gramsci asertis ion kion hodiaŭ ni vidas klare ─kvankam kiam li verkis tion la afero ne estis tre klara─ li diris ke la povoj dominis pro iu baza kialo, ili havas hegemonion kaj, kio estas hegemonio? La povo, la forto, la leĝoj, la polico, la armeo… sed krome. Ili havas ion kio estas pli grava: la socian kunsenton; tio estas, tiu politika forto, kolektivo aŭ filozofia kiu atingus ke siaj valoroj estu alprenitaj kaj akceptitaj de la socio jam ne bezonas, foje, policon. Kiam mi sukcesas ke mia prizonulo akceptu min kiel prizon-gardisto, mi povas lasi al li la pordon malfermitan ĉar li ne eskapos, tial ke li akceptis ke li devas resti en- prizone. Ĉi tio Gramsci nomis hegemonion kaj ni povus difini ĝin ĉi-maniere: La supereco de iu socia grupo manifestiĝas du-maniere: kiel dominio aŭ kiel intelekta kaj morala gvid- ado; hodiaŭ la tutmondiĝo, siaj proparolantoj, siaj ekonomistoj, siaj ĵurnalistoj, siaj politi- kaj partioj, siaj intelektuloj estas kiuj estas atingantaj la akcepton de la valoroj de la tut- mondiĝo kiel la solaj ekzistantaj. Sed oni submaskas tion prezentante ĝin kiel io interesa: la komuna saĝo. La komuna saĝo estas dutranĉa armilo, ĉar per ĝi oni apogis la plej grandajn infamiojn barbaraĵojn ekzistintajn; kvankam estas alia “komuna saĝo” kiu ekzistas ankaŭ ĝi en la homoj, la komuna saĝo ke ĉiuj rajtas vivi, rajtas manĝi, havi laborlokon… sed tiu kiu trudiĝis estas tiu ke mi devas esti konkurema, ke mi devas kontraŭfronti la alian, ne dediĉi mi al la politiko, mi devas sukcesi vivi kiel eble plej bone, esti malsolidara… Tio estas falante sur niajn kapojn, tiu komuna saĝo kiu vidas la inmigrinton kvazaŭ li estus iu kiu venas por demeti de ni ian ajn historion, tiu komuna saĝo kiu permesas al ni aplaŭdi la armitajn fortojn ─kaj eĉ ties embleman kaprinon─ anstataŭ pensi ke tiuj armitaj fortoj ludas la rolon kiun ili ludas, tiu komuna saĝo kiu devus utili al ni por iu tre grava afero, kiu estas la tuŝo-ŝtono. De antaŭ multaj jaroj mi ne parolas pri komunismo kaj socialismo ─kvankam mi estas komunisto─ tial ke mi estas en politikaj kaj ideologia batalo, mi volas preni la bazan ilon: nuntempe la plej bona maniero kontraŭfronti la tutmondiĝon estas kontraŭfronti ĝin kun la Homaj Rajtoj; la tutmondiĝo estas nekongruebla kun la Homaj Rajtoj. La tutmondiĝo estas nekongruebla kun la demokratio, ĉar ĝi vivas ĝuste dank’ al ĉi ties senĉesa rompado. Kien iras la tutmondiĝo se ni ne solvas la aferon? Ni estas vidante tion, jam estis iu unua sperto: ĝi nomiĝas Eŭropa Unio; en la jaro 1992 ĉi tiu nia politika forto sin oponis al la Traktato de Maastriĉt, la Eŭropa Unio fine rezultis esti konglomeraĵo de ekonomiaj inte- resoj kiu estas super la registaaroj. Kiam la regantaj politikistoj ─kaj iuj neregantaj─ plenvoĉe parolas pri la popola suvereneco, ili forgesas ke kiam la hispana registaro aprobas la budĝetojn en la Parlamento oni devos aprobi ilin funkciuloj de la Eŭropa Unio. Kiam politikaj fortoj, inter ili la nia, promesas ke se ni regus ni plialtigus la salajrojn kaj cetere, ili forgesas ke tio ne eblas ene de la Eŭro. Ne eblas. Mi volas diri ke tio kion oni estas konstruante en la Eŭropa Unio estas la dominado far la kapitalo, sed ne ia politika dominado, ne temas pri politika unio surbaze de akordo kaj kunsento, ne estas iu eŭropa registaro elirintaa el la popola volo, estas iu “fakta” registaro, ne iu laŭrajta registaro. Nu, la mondo iradas al iu tutmonda registaro ĉar ĉi tiu ekonomio de la tutmondiĝo bezonas iun registaron sed tiu registaro ne estas politika, ĝi ne povas esti tia, ĝi estos iu ekonomia registaro estrita de kvin aŭ ses militaj sinjoroj kiuj, ĉi-kaze, estos sinjoroj de la multnaciaj entreprenoj. La TransAtlantika Traktato de Komerco kaj Investado estas nur la dezajno de tiu nova registaro, ne gvidata de politikistoj ─kaj se estos iuj, ili estos pajlo-homoj─ sed gvidata de tiuj sinjoroj de la ekonomio kiuj multfoje ili finas interalfrontantaj. Tial, 94
   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99