Page 50 - heleco-95_Neat
P. 50
Reĝino Viktoria Aleksandrina Viktoria naskiĝis en 1819, kaj regis Brition ekde 1837 ĝis sia morto en 1901. Tiom longe ŝi reĝis ke oni nomis Viktoriana Epoko tiun periodon. Dum ĝi okazis la plej granda ekspansio de la Brita imperio, en kiu estis inkludita Irlando, Hindio, Pa- kistano, Bangladeŝo… Dum tiu epoko kulminis la industria revolucio, kiu okazigis gran- dajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn en la lando. Ŝi estis 18-jara kiam ŝi heredis la tro- non post la morto de tri onkloj sen legitima idaro. Ŝi edziĝis al sia kuzo, la germana prin- co Alberto de Saksio-Koburgo en 1840. Siaj naŭ filoj kaj 42 nepoj edz(in)iĝis al aliaj membroj de la reĝaro kaj nobelaro de Eŭropo. Ŝia figuro simbolis la modelon de la mo- ralaj valoroj de la epoko. Post la morto de ŝia edzo en 1861, ŝi havis sekretan amrilaton kun ŝia servisto John Brown, kaj naskis filon lian kies ekzisto estis tre sekreta afero ĝis antaŭ kelkaj jaroj. Se konsideri ĉion, ŝajnas ke ŝi ne estis tre viktoriana. Elizabett Cady Stanton Klara Zetkin Emmeline Pankhurst Charlotte Lozier Sufragetinoj, feministinoj… La 19-a jarcento kaj unuaj jardekoj de la 20-a vidis, ĉefe en Usono kaj Britio, la senlacan penbataladon de tiuj inoj de la plej disvolvigitaj landoj kiuj plenkonsciis pri tiu kontraŭ- diro ke socio kiu disvolvis politikan teorion pri libereco, egaleco kaj frateco, tamen, en la praktiko konservis sklav- econ kaj virinan submetigon. Ja, la komenca mobiliziĝo de virinoj okazis, ĝuste, en lando kie ekzistis grandkvanto da sklava laboristaro, kaj la unuaj paŝoj de tiu mobilizado es- tis kontraŭ tiu abomeninda institucio de la sklaveco. Poste venis ekkonsciiĝo pri aliaj malegalecoj en tiu “egaleca” kaj “demokratia” socio, la submetiĝo de la virinoj en kio rila- Marie Deraismes Elizabeth Garret Anderson tas al voĉdonrajto, laboro, edukado, edzina dependiĝo… Tial ke tiu batalo por la virina emancipiĝo interkroĉiĝis, foje transvers-maniere, kun la celoj de aliaj movadoj, la feminista aktivularo devis alfronti la realaĵon de la diveres- eco de klas-deveno kaj aliaj diferencoj inter la aktivistinoj de la ina afero. La solvo ne ĉiam estis harmonia; la femin- ista movado, same kiel la laborista kaj aliaj movadoj ne es- tas fermitaj sektoj kie oni postulas totalan koincidon pri idearo. Tial la klasa deveno kaj aliaj ecoj de la sufragetinoj kaj feministinoj ĝenerale estas diversa, kaj jam en tiu 19-a jarcento ekestis la radikoj de la diversaj tendencoj kiuj pos- te floris kaj kiuj evidentiĝas ke la feminismo estas viva en- to enkarnigita en la socia realo. La pionirinoj kiujn oni pre- Victoria Woodhull zentas ĉi tie estas nur parto el la liderinoj kiuj, laŭlonge de unu jarcento kaj duono, simbolis la esperojn kaj la aspirojn de duono el la homaro. Lydia Becker Lucretia Mott Emily Wilding Davison Susan B. Anthony Emily Davies 50
   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55