Page 91 - heleco-95_Neat
P. 91
Doris Lessing.- La or-kolora kahiero. Verko publikigita en 1962. Ĝi rakontas historion de vir- ino, juna aŭtorino, kiu verkas por malstreĉiĝi kiam ŝi sen- tas sin pli kaj pli fali en frenezon. Ŝiaj etaj kahieroj konsti- tuas terapion, kaj fine, per la kvina el tiuj kahieroj, or- kolora, ŝi resumas le sperton kaj memoraĵojn de sia vivo, kun analizado de la ĉefaj temoj kiuj interligis tiun vivon kun la mondaj eventoj kaj movadoj: la malvarma milito, la stalinismo, la minaco pri nuklea milito, sekso, amo, la feminismo… Pere de ĉi tiu fikcia verko, la aŭtorino, krom prezenti profundan pripenson pri la rompiĝo inter la socio kaj si mem, denuncas la perforton kaj pritraktas la ĉefajn feministajn movadojn de la epoko. Maya Angelou.- Mi scias kial kantas la enkaĝigita birdo. Membiografia novelo de la aŭtorino. «Maya Angelou» estas pseŭdonimo de Marguerite Annie Johnson, elsta- ra figuro de la usona feminismo, verkistino, kantistino kaj batalantino por la civilaj rajtoj. Interalie, ŝi publik- igis kelkajn aŭtobiografiojn. Ĉi tiu, eldonita en la jaro 1969, prirakontas la unuajn 17 jarojn de ŝia vivo. Per ĝi, ŝi pruvas ke la literaturo estas efika rimedo por su- peri malfacilaĵojn. Viktimo de la rasismo, seksperfort- igita kiam ŝi estis 17-jara, Maya denuncas ĉiujn antaŭ- juĝojn de sia epoko. La leciono kiun oni eltiras en ŝia verkaro kaj konkrete el ĉi tiu estas ke oni devas ne- niam rezigni pri la propra libereco kaj sendependeco. Kate Millett.- Seksa politiko. La usona Kate Millett (Katherine Murray Millet), forpasinta pasintjare, estis grava aŭtorino de la nuntempa feminismo. Ŝi estis kin-aktorino, skulptistino, filozofino, verkistino, profesorino kaj aktivistino de la feminista movado. Ŝi studis en la Univer- sitato de Minnesoto ĝis la jaro 1956, kaj poste en tiu Oksfordo. En 1961 ŝi trans- lokiĝis al Japanio kaj tie ŝi dediĉigis al instruado pri la angla lingvo. Du jarojn poste ŝi revenis en Usonon kun la skulptisto Fumio Yosimura, al kiu ŝi edziĝis en 1965 kaj el kiu ŝi eksedziĝis en la sekvinta jardeko. Laŭlonge de la jardekoj de la 60-aj kaj 70- aj jaroj ŝi estis aktiva batalantino de la usona feminista movado; en 1966 ŝi iĝis membro de la komitato de la National Organization of Women. En la jaro 1967 ŝi publikigis pamfleton titolitan Token Learning kontraŭ la studo-planoj por la virinoj en la Universitatoj. Estis en aŭgusto de 1970 kiam ŝi publikigis sian gravan verkon Seksa politiko. Per ĝi ŝi pridiskutas la rilaton inter la sekseco kaj la politiko per ĝe- nerala pripensado kaj analizado de la influo de la patriarkeca sistemo. Kadre de sia denunco de la patriarkeca socio kaj ĉi ties evidenco en la literaturo kaj ĝenerale en la okcidenta kulturo, ŝi kritikas la ideojn de John Stuart Mill pri la emancipiĝo kaj la prikonsidero de la rolo de la virino, kaj polemikas ankaŭ kun verkistoj kiel D. H. Lawrence, Henry Miller, Norman Mailer kaj la poeto Jean Genet, en kies verkaro ŝi vidis dominantan seksismon kaj heteroseksismo. Annie Ernaux.- La glaciigita virino. Inter la ampleksa verkaro de ĉi tiu franca aŭtorino, havas spe- cialan feministan karakteron ĉi tiu verko La glaciigita virino publikigita en la jaro 1981. Same kiel kelkaj aliaj verkoj ŝiaj, ĉi tiu estas membiografia. Per ĝi ŝi pritraktas la problemaron de la virinoj enkaĝigitaj en sia rolo je edzino kaj patrino, situ- acio kiun ŝi difinas kiel procezo de iompostioma glaciiĝo. La verko konstituas denunco de tiu enfakigo en kiun la regantaj kutimoj de nia socio enfermas la virinojn sufokante ĉi ties emon al liberiĝo kaj memvola ekzistado. 91