Page 61 - heleco-95
P. 61

Temante en Esperanto pri la Regno de Asturio, ŝajnas dece iome pri-
            trakti la lingvan aferon de tiu regno, la lingvojn kiujn oni parolis tie en
            tiu epoko kaj tiujn kiuj ekformiĝis tiam kaj oni parolas nuntempe. Nu,
            ĉi-cele ni pensas ke oni devus komenci pri la eŭskera aŭ vaska lingvo,
            kaj tio ĉar el ĉiuj kiuj rilatas al ci tiu temo ĝi estas la sola kiu ne de-
            venas el la latina. Ja, ĝi estas pli antikva ol la latina kaj eble pli antikva
            ol ĉiu ajn lingvo nun parolata en la mondo, kaj krome ĝi plu ekzistas
            nuntempe kiam jam malaperis la latina.
            Tiu eŭska aŭ vaska gento iome rilatas al la Asturia Regno ĉar en ĉi tiu
            ĉiam  estis  enkalkulita  ioma  parto  el  ties  teritorio.  Alia  pli  ampleksa
            parto el la teritorio de la eŭsko-parolantoj estis enkalkulita en la Nava-
            ria Regno, kaj alia parto, ankaŭ ĝi tre ampleksa, apartenis tiam al la
            Franka Regno de la Karolidoj kaj nuntempe al Francio. La aparteno de
            iu parto el Eŭskio al la Asturio Regno ne ĉiam estis bone akceptata de
            la vaskoj. La reĝo Fruelo devis militi kontraŭ ili por submeti ilin. Oka-
            ze de tiu kampanjo, Fruelo enamiĝis al iu eŭskino, Muna, kaj edziĝis al
            ŝi. Alfonso la 2-a, filo de ambaŭ, reĝis poste dumlonge kaj en tiu epo-
            ko la vaskoj de la zono inkludita en la Asturia Regno bone eltenis sian
            apartenon al ĝi.
            Sed, kiel dirite, krom la vaskoj inkluditaj en la Asturia Regno, estis an-
            kaŭ tiuj de Navario kaj Frankujo. Kaj ene de la tri zonoj estis kelkaj
            variantoj de la eŭskera lingvo. Fakte, ĉiu valo havis, kaj daŭre havas,    Aita guréa ceruétan za-
                                                                                       udena, santificabédi zu-
            sian specifan varianton de la eŭska lingvo. Sur ĉi paĝo ni prezentas du    re izéna, etorribédi zure
            versiojn de la preĝo «Patro Nia» en du variantoj de la vaska idiomo.       erreinua, cumplibedi zu-
            Oni povas vidi la similecon de ambaŭ kaj ankaŭ ties diferencojn. Ek-       re  borondátea  céruan
            zistas aliaj eŭskaj versioj de tiu kristana preĝo. Ĉi rilate menciindas ke   becála lúrrean ere.
            eŭskio  estis la lasta regiono  kiu  estis  kristanigita en Hispanio.  En la   Emanzagúzu  gure  egu-
            komenca etapo de la Asturia Regno la loĝantoj de tiu regiono estis an-     noróco  óguia  egún  eta
            koraŭ paganoj. La araboj, en la mencioj kiuj faras pri la eŭskoj en siaj   béti, barcadazquigúzu gu-
            kronikoj, nomas ilin majus. Tiu titolo havas ne etnian sed religian sig-   ri  gueuren  zórrac.  ala
            nifon. Ĝi signifas “pagano” kaj per sama nomo ili menciis la vikingojn     nola  guc  barcatzenbai-
            ĉar ĉi tiuj, same ol la tiamaj vaskoj, estis paganoj. Tamen al la krist-   tiogúte  gú  zorrgaituzte-
            anoj, ĉar ĉi tiuj estis monoteistoj kial la muzulmanoj, ĉi tiuj nomis ilin   néri, ta ezcaizazula ú tzi
            ne “paganoj” sed “ne-kredantoj”.                                           tentácioan  erórcera.  ta
            Rilate al la etnio de la vaskoj rimarkindas ke ili apartenas al neniu el la   libragaizazu gaitzetic.
            popoloj de la teritorioj de ilia ĉirkaŭo; keltoj, iberoj, etruskoj… Iuj spe-
            cialistoj pri ĉi tiu temo opinias ke la eŭskoj ne apartenas al la hindo-

                                                              61
   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66