Page 210 - heleco-96
P. 210
adresata al sia studado kaj scienca laboro, li ankaŭ pritemas aliajn aspektojn de
sia vivo: familiajn, pri siaj sano-problemoj… Plia atento al la familia kunviv-
ado estis tiu de la du libroj verkitaj de lia unua edzino, Jane Wilde. Ĉi tiu pu-
blikis du librojn: Travelling to Infinity – My Life with Stephen (Vojaĝe al Infinito
- Mia Vivo kun Stefano) kaj Music to Move the Stars – A Life with Stephen (Mu-
ziko por Movi la Stelojn: Vivo kun Stefano). La unua estis publikigita en 1999,
kelkajn jarojn post ŝia eksedziĝo el Haŭkingo; ĝia apero vekis egan publikan
atenton en Britio. La dua libro estis publikigita en la jaro 2008, post kiam Ste-
fano estis divorcinte el sia dua edzino kaj realproksimiĝis al sia unua familio.
Ŝajnas ke tiu dua libro havis plian disvastiĝon ol la unua mond-skale. Ekzistas
traduko en la hispana lingvo, interalie.
Inter la verkoj de Haŭkingo pri scienca temaro estas tiuj kiujn li verkis kaj pu-
blikis sola, kaj tiuj kiujn li ellaboris en kunlaboro kun aliaj scienculoj. Al la
unua tipo apartenas: A Brief History of Time: From the Big Bang to Black Holes
(Kurta historio de la tempo: ekde la Granda Eksplodo al la Nigraj Truoj), en
1988, Black Holes and Baby Universes and other Essays (Nigraj Truoj kaj Bebaj
Universoj kaj aliaj Eseoj), en 1993, The Universe in a Nutshell (La universo ene
de nukso-ŝelo) en 2001, On the Shoulders of Giants: The Great Works of Physics
and Astronomy (Sur la Ŝultroj de Gigantoj: La Grandaj Verkoj de Fiziko kaj
Astronomio) en 2002, God Created the Integers: The Mathematical Breakth-
roughs That Changed History (Dio Kreis la Entjerojn: La Matematikaj Elpensoj
Kiuj Ŝanĝis Historion) en 2005, The Dreams That Stuff Is Made of: The Most As-
tounding Papers of Quantum Physics and How They Shook the Scientific World
(La realigitaj revoj: La Plej Mirindaj Paperoj De Kvantuma Fiziko Kaj Kiel Ili
Ŝiris La Sciencan Mondon) en 2011 kaj Brief Answers to the Big Questions (Kur-
taj Respondoj al la Grandaj Demandoj) en 2018.
En kunlaboro kun Roger Penrose, Stefano verkis: The Nature of Space and Time
(La Naturo de la Spaco kaj la Tempo) en 1996 kaj The Large, the Small, and the
Human Mind (La Grando, la Malgrando, kaj la Homa Menso) en 1997; en kun-
laboro kun Kip Stephen Thorne, Igor Dmitriyevich Novikov kaj Timothy Ferris:
The Future of Spacetime (La Estonteco de la Spacetempo) en 2002; kaj fine, en
kjunlaboro kun Leonard Mlodinow: A Brief History of Time (Kurta Historio de la
Tempo) en 2005 kaj The Grand Design (La Grandioza Dezajno) en 2010.
Kaj fine, trialoke en nia konvencia klasifiko, ni metas libro-kolekton kiun Stefa-
no Haŭkingo kunverkis kun sia filino Lucy. Temas pri kolekto da kvin volumoj
publikigitaj inter 2007 kaj 2016 destine al infana publiko laŭ formo de scienc-
fikcia novelo, kies protagonisto estis infano nomata Georgo, kun la celo dis-
konigi la teorian fizikon laŭ maniero alirebla al junuloj. Ĉi tiu libro-kolekto ha-
vis sufiĉe grandan akcepton kaj estis tradukita al aliaj lingvoj. La titoloj de la
volumoj, en Esperanto, estis: -La Sekreta Ŝlosilo de Georgo por la Universo,
-Kosma Trezorejo de Georgo, -Georgo kaj la Big-Bang, -Georgo kaj la Ne-
deĉifrebla Kodo, kaj - Georgo kaj la Blua Luno.
210