Page 55 - heleco-96
P. 55
En 1931, okaze de la 75-a dat-reveno de la naskiĝo de Teslo, iu juna scienc-
verkisto, Kenneth Swezey, organizis specialan feston por la inventisto. Swezey
petis al ses-dek elstaraj scienculoj kaj inĝenieroj el la tuta mondo sendi gratul-
leterojn, kiujn oni prezentis al Teslo en speciala volumo. En tiu libro estis me-
saĝo, inter aliaj, el Alberto Ejnŝtejno. Menciindas ke Teslo pretendis rifuzi la teo-
rion de la relativeco de Ejnŝtejno surbaze ke, laŭ li, dividi la atomon ne liberus
energion. Inter aliaj aferoj pri kiuj li temis en tiu epoko kaj la presaro publik-
igis, estis tiu de la graveco de la interplaneda komunikado. En 1932 li anoncis
ke li havis novan motoron kiu funkcius per kosmaj radioj. Sekvintjare li asertis
ke li disvolvis mekanikan oscililon per kiu li povus detrui la Empire-State-
Building-n. En 1937, en la dat-reveno de lia naskiĝo, Teslo estis premiita per la
ora medalo de la registaroj de Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio. Sed jaro post jaro,
en la deklaroj kiujn Teslo faradis okaze de la datreveno de sia naskiĝo, pli kaj
pli la ĵurnalistoj kaj publiko ĝenerale havis la impreson ke io ne funkciis bone
en la menso de la grava inventisto. Dum iu intervjuo en 1934 li deklaris ke li es-
tis perfektigante iun armilon de fasko de partikloj. Li eksplikis al New York Ti-
mes ke li povus sendi koncentritajn faskojn da partikloj tra la aero kun tiom
granda energio ke ili kapablus detrui floton de 10.000 aviadiloj ekde iu distan-
co de 250 mejloj kaj ekstermi armeojn de milionoj da soldatoj. Se li vere dezaj-
nis tiutipan armilon, ĝi restis kiel mensa dezajno; neniam ĝi estis konkretigita
en la praktiko tiutipan armilon kaj krome restis neniu plano aŭ skribaĵo eksplik-
ante ĝian konstruon. Kaj same oni povas diri pri la aliaj fantastaj inventaĵoj pri
kiuj Teslo emfaze informis dum tiuj jaroj. Hodiaŭ oni konsideras ke por detrui
armeojn de milionoj da soldatoj, kiel Teslo pretendis fari per sia armilo, estus
necesaj 7,4 nukleaj reaktoroj de 5.000 magavatoj ĉiu el ili, kio sugestas ke tiu
armilo estas ne-realigebla.
Sed kvankam ne realigebla, la armilo de Teslo generis egan publikecon kiam ĝi
estis anoncita en 1934. Teslo prezentis la projekton de tiu armilo al Jack Mor-
gan en novembro de 1934. Li petis al la financisto 25.000 dolarojn por la dis-
volvado de tiu projekto. Jack Morgan rifuzis implikiĝi en tiu afero, sed Teslo
ne hezitis uzi sia faskon de partikloj por alfronti siajn prifinancajn malfacil-
aĵojn kun la direktoroj de la hoteloj de Novjorko. Kiam la direktoroj de la Ho-
tel Governor Clinton plendis kontraŭ li pro la ne-pagado de fakturo de 400
dolaroj, Teslo oferis funkcieblan modelon de sia armilo kiel avalo. Ĉar supoz-
eble la modelo valorus 10.000 dolarojn, la direktoroj akceptis ĝin. Tamen, kiam
Teslo transdonis la modelon al la hotel-akceptisto, li serioze avertis ke la ska-
tolo eksplodus se malfermus ĝin nepermesita persono; sufiĉe timigita, la hotela
personalo kaŝis la modelon en la ĉambro de la malantaŭo de la hotelo. Kiam,
kelkajn jarojn post la morto de Teslo, oni malfermis tiun ujon oni konstatis ke
ene de ĝi estis nura malgrava ilo de laboratorio.
Sed dum la jaroj post 1934 kelkaj landoj esprimis maltrankvilon kaj intereson
pri ĉi tiu armilo de fasko de partikloj. La usona registaro konsideris ke tiutipa
55