Page 57 - heleco-96
P. 57

aŭ iu el ĝiaj multobloj. Dum dek jaroj li loĝis
            en apartamento de la Hotel New Yorker en la
            33-a etaĝo, ĉambro 3327. Tie li asertis ke vi-
            zitadis lin ĉiutage iu blanka kolombino. Kiam

            li eliradis por promeni li ĉiam ĉirkaŭis trifoje
            la dom-blokon. Li ĉiam abomenis la perlojn
            kaj  rifuzadis  paroli  kun  ĉiu  ajn  virino  port-

            anta  tiutipan  juvelon.  Ankaŭ  obsedis  lin  la
            pureco pro timo al la ĝermoj, kaj ĉiam klopo-
            dis ke ĉiuj personoj restu almenaŭ tri futojn

            distance de li por eviti ties ĝermojn. Krome,
            li abomenis ankaŭ tuŝi ies hararon kaj sferajn
            aĵojn. Li malaprecis ankaŭ la dikulojn aŭ tiujn

            kiuj ne estis vestitaj laŭ lia plaĉo.
            Kun  zorgo  pri  lia  sano,  la  Instituto  Nicola
            Tesla en Jugoslavio ordonis ĉiumonatan sti-
            pendion al li de 600 dolaroj ekde 1939. En la

            jaro 1941, Teslo sin turnis al la akademianoj
            de la mondo kun mesaĝo kontraŭ la faŝismo
            kaj la naziismo. En 1942 Teslo restadis dum

            plejparto el sia tempo enlite, mense aktiva sed
            fizike  febla.  Progresis  lia  senileco;  en  julio
            de tiu jaro li sendis telegrafan mesaĝiston por
            transdoni  100  dolarojn  al  Mark  Twain,  kiu

            estis mortinta en 1913. Teslo rifuzis ricevi vi-
            zitojn, sed laŭ ordono de lia nevo Savo Kosa-
            nović li renkontiĝis kun la reĝo Petro la 2-a,

            la ekzilita regnestro de Jugoslavio, kiu vizitis
            Usonon en tiu jaro 1942.
            Teslo ankaŭ pasigis iome da tempo pridiskut-

            ante sian faskon de partikloj kaj aliajn inven-
            tojn kun iu junulo de Kansas nomata Bloyce
            Fitzgerald. Ĉi tiu estis studinta elektran inĝe-

            nierion kaj tenis korespondadon kun Teslo ek-
            de  la  jaro  1935  pri  sia  propra  kontraŭtanka
            kanono. Iuj fanoj de Teslo pensas ke Fitzge-
            rald estis persone komisiita de la prezidento

            Roosevelt por zorgi pri la malsana inventisto.
            Teslo mortis trankvile dum la dormado en la
            nokto de la 7-a de januaro de la jaro 1943,

            kaj la kaŭzo de la morto indikita en la kon-

                                                              57
   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62