Page 54 - heleco-96
P. 54
plendis kontraŭ li en junio de 1925. Konsi-
derante ke estus ege embarase se oni konus
publike ke Teslo estis sen groŝo en poŝo, West-
inghouse Company akceptis malvolonte meti
Teslon en la personal-etaton de la firmao kiel
«inĝeniero konsilisto» kaj pagi al li monatan
pension de 125 dolaroj. Krome Teslo dediĉ-
iĝis verki artikolojn por revuoj, kaj lia mem-
biografio aperis en kajeroj.
Iomete post la Mond-Milito, adresiĝis al Tes-
lo iu peranto de la ĵus kreita Soveta Unio.
Lenino pensis ke elektrizado estis nepre ne-
cesa por la sukceso de la aliro al la komun-
ismo. Tial, la soveta lidero laŭŝajne estis inte-
resita kontrakti la senkablan sistemon de Tes-
lo por dissendi elektron tra la vastaj distan-
coj de Soveta Unio. Sed tiu sistemo de Teslo
estis io sen reala ekzisto. Teslo neniam for-
lasis sian revon transsendi elektron ekde War-
denclyffe, kaj dum multaj jaroj li batalis por
prokrasti siajn kreditojn kaj konservi la kon-
trolon de ĝia propraĵo. En 1904 Teslo estis hi-
potekinta Wardenclyffe-n al la proprietulo de
la Hotelo Waldorf-Astoria, tial li daŭre povis
loĝadi en la hotelo. En 1917 la kreditoroj igis
faligi la turon de Wardenclyffe por fari el ĝi
fer-rubon, kaj en 1921 la tribunaloj asignis la
proprieton de la tereno al Waldorf-Astoria
kiel kompenso pro la fakturo de la hotelo ne-
pagita de la inventisto. Tiuj elreviĝoj depri-
mis Teslon, kiu iĝis kvazaŭ ermito kaj dum
multe da tempo li promenadis tra la stratoj de
Manhattan kaj oni povis vidi lin donante
manĝon al la kolomboj. Li daŭre vivadis en
hotelaj ĉambroj, pasante de unu hotelo al alia
pli modesta kiam li jam ne povis pagi la fak-
turon kaj post plendoj pro tio ke li havis mul-
tajn kolombinojn en sia ĉambro. En 1926 li
estis investita kiel Doktoro Honoris Causa
de la Universitato de Zagrebo. En Novjorko
unuafoje li konis lian nevon Savo Kosanović.
54