Page 56 - heleco-96
P. 56
armilo devus esti kontrolata de si mem anstataŭ de la Ligo de Nacioj kiel Teslo
pretendis. Ankaŭ la registaro de Sovetunio interesiĝis pri la armilo, kaj Teslo
petis 25.000 dolarojn ŝanĝe de la planoj por ties konstruado. Oni scias ke dum
iom da tempo sovetaj inĝenieroj havis korespondadon kun Teslo sed oni ne ko-
nas kiel fine disvolviĝis la afero. Teslo faris oferton ankaŭ al la brita registaro
tiam estrata de Neville Chamberlain sed ĉi-kaze la postulata sumo estis 30
milionoj da dolaroj. Teslo korespondadis ankaŭ kun la brita registaro en 1936
kaj 1937, sed en januaro de 1938, ĝentile, la britoj rifuzis pludaŭrigi la aferon.
Dum la periodo kiam Teslo tenis tiun negocadon, li informis ke spionoj in-
tencis rabi liajn planoj de la armilo: lia hotela ĉambro estis alsaltita kaj liaj
paperoj traekzamenitaj, sed la rabistoj atingis nenion, ĉar la planojn, laŭ sia
aserto, li havis nur enkape.
Post la komenciĝo de la Dua Mod-Milito en 1939, Teslo faris novan provon in-
teresigi la usonan registaron por la financado de sia fasko de partikloj. En sia
84-jariĝo, en 1940, li anoncis ke li estis preta labori en Vaŝingtono prezentante
novan armilon, kiun li nomis «teleforto», kaj kiu, laŭ li, mezurus nur centmilio-
non de kvadrata centimetro kaj oni povus generi ĝin ekde iu speciala uzino kiu
ne kostus pli ol 2.000.000 da dolaroj kaj kiu povus esti konstruata dum nur tri
monatoj. Dekduo da tiuj uzinoj, situitaj en strategiaj lokoj laŭlonge de la mar-
bordo, li diris, sufiĉus por defendi la landon kontraŭ ĉiuj eblaj aeraj atakoj. La
fasko fandigus ĉiun ajn motoron de aviadilo. Teslo aldonis ke li estis preta por
tuj labori por la registaro kaj ke li bone fartis. Tamen, li aldonis ke se la reg-
istaro akceptus lian oferton, li insistus pri iu kondiĉo: li devus havi nenian in-
terferon de iu ajn sperto, oni devus konfidi pri li. Kompreneble, la usona reg-
istaro respondis nenion al tiu oferto.
Tia maniero agadi de Teslo estis frukto de sia inventemo, sed ankaŭ de la febla
stato de lia menso dum tiuj lastaj jardekoj de lia vivo, sed ĉefe de la ekonomia
neceso en kiu li vivis tiam. Li estis generinta kutimojn de bonvivanto sed li ne
povis teni tiutipan vivon dum tiu longa lasta etapo de sia vivo. Kiam li devis
forlasi la luksan hotelon Waldorf-Astoria en 1918 li luis ĉambron en la Hotel
St Regis ĝis 1923, kaj tiam, lasante ŝuldon de 3299 dolaroj, li devis translokiĝi
al la hotelo Marguery. En 1925 li translokiĝas al la hotelo Pennsylvania kaj en
1930 li loĝas en la Hotel Governor Clinton. Fine, ekde 1934 ĝis sia morto li
loĝas en la Hotel New Yorker. En ĉi tiu pagis lian ĉambron la Westinghouse
Company. La antaŭajn hotelojn li devis forlasi pro ne pagitaj fakturoj.
Spite al lia aserto pri sia bonfarto, en 1940 la sano de Teslo ne estis bona. Tri
jarojn antaŭe dum lia ĉiutaga promenado ĉirkaŭ Manhattan, iu taksio frapis
lin. Li rifuzis la kuracadon de la lezoj kaj neniam resaniĝis komplete. Liaj ĉiamaj
manioj pliintensiĝis de tiam; li insistis pri strikta dieto, unue boligitaj legomoj
kaj, poste, nur varmeta lakto. Li havis aliajn strangajn maniojn; tre obsedis lin
la numero 3. Ĉiu ajn afero kiun li devus entrepreni devis rilati al la numero 3
56