Page 11 - heleco-96
P. 11
roli ankaŭ kiel peranto kaj defedanto de ser-
ba malplimulto antaŭ la kroatiaj aŭtoritatoj
de la zono. En 1852 li estis translokigita al la
parokejo de Sankta Petro kaj Sankta Pablo
en Smiljan, en Lika. Tie naskiĝis Nikolao
kvar jarojn poste, kaj poste alia filino. Teslo
registras en sia biografio familian legendon
laŭ kiu la nokto de lia naskiĝo estis ega ŝtor-
mo, kio timigis la akuŝistinon, kiu diris: «ĉi
infano estos filo de iu ŝtormo». Responde,
la patrino diris: «Ne, de la lumo».
En la membiografio de Teslo abundas tiuti-
paj anekdotoj per kiuj li insistas pri la ideo ke
li estis denaske elektita aŭ destinita realigi
famajn farojn. Rilate al la elektro, li priskri-
bas sian unuan kontakton kun tiu fenomeno
okazintan dum li estis karesante la dorson de
la kato de lia domo: «Kiam mi estis kares-
ante la dorson de Macako, mi vidis mira-
klon, kiu mirigis min. La dorso de Macako
estis surfaco de lumo kaj mia mano okazigis
disĵeton je fajreroj sufiĉe laŭte krepitantaj
por esti aŭdataj tut-dome». Li demandis sian
patron, kio kaŭzis la fajrerojn. Milutino res-
pondis: «Nu, ĝi estas nenio krom elektro, la
samo, kion vi vidas tra arboj dum ŝtormoj».
La respondo de lia patro, kiu egaligis fajr-
erojn kun fulmo, allogis la junulon. Nikolao
sin demandis: «Ĉu la naturo estas giganta
kato? Se jes, kiu karesas ĝian dorson? Ĝi
povas esti nur Dio", li konkludis.
De tiam li ĉiutage sin demandis kio estas la
elektro. Lia membiografia raportado priskri-
bas iujn invento-provojn kiujn li faris dum
sia infanaĝo. Krome li rakontas ke en tiu
epoko li estis subpremita de pensoj pri dolo-
ro en vivo kaj morto kaj religia timo. Li estis
influita de superstiĉaj krederoj kaj senĉese
timanta la spiriton de la demono, fantomoj
kaj ogroj. Eĉ pli perturbiga estis por li tio ke
li malfacile distingadis inter la bildoj kaj la
11