Page 71 - heleco-96
P. 71
ĉi tiun landon per la edukado, la ekonomia
disvolvo kaj la modernigo. En 1883, estante
15-jara, Maria ricevis la titolon de baka-
laŭro en la gimnazio kaj estis premiita per
ora medajlo; ŝi estis la plej juna inter la ge-
lernantoj de sia kurso.
Post la kurso-fino ŝi faris vojaĝon kiu estis
tre konvena por sia sano en la streĉa situa-
cio kiun ŝi estis travivinta dum la antaŭaj ja-
roj. Ŝi pasigis kelkajn monatojn kampare, en
la farmo de iuj onkloj, fratoj de sia patrino.
Dum tiu tempo en tiu loko, ŝia sola intelekta
okupiĝo, krom iomete legadi, estis gvidi kla-
son pri la franca lingvo al iu infano. Reven-
inte en Varsovion, ŝi pasigis la ceteron de la
jaro ripozante kaj faris, kune kun iu fratino,
vojaĝon al la loĝejo de alia parenculo.
Fine ŝi devis alfronti la realaĵon. La feria ja-
ro estis tre bona por ŝia sano, sed ŝi devis
pensi pri sia estonteco. Tiutempe, pola knab-
ino je ŝia aĝo havis malmultajn opciojn pri
supera studado. Por studi en rusaj universita-
toj estis nepre necese koni klasikajn lingvojn
(la greka kaj la latina), sed la infaninojn oni
ne instruis pri ili en la gimnazioj. Por Maria
la solvo estus tro multekosta: ŝi devus forlasi
Polion por studi fremdlande. La familio ne
havis monon por ke la knabinoj studu en fora
lando. La alternativo, kiun Maria akceptis
malvolonte, estis labori kiel instruistino de in-
faninoj. Dum unu jaro ŝi dediĉiĝis al tiu la-
boro dum prenis por si aŭtodidaktan lern-
adon. Maria kaj sia fratino Bronia parto-
prenis en iu institucio konata kiel «flosanta
universitato» per kiu inoj, kaj fraŭlaj kaj edz-
inĝintaj, intencis anstataŭi aŭ kompensi ali-
maniere la instruiĝon kiun ili ne povis ricevi.
Inter la ideoj kiuj floris kaj disvastiĝis en tiu
intelekta medio estis la pozitivismo kaj la
marksismo. Sed al Bronia kaj Maria ne sufi-
ĉis la instruado kiun ili ricevis en tiutipa ne-
71