Page 72 - heleco-96
P. 72
konvencia universitato kaj aspiris al oficialaj universitataj titoloj kaj klopodis
atingi monon por studi eksterlande.
Bronia revis studi en la Fakultato de Medicino de Parizo. Tiam Maria estis in-
teresita pri la literaturo kaj la fiziko, sed ĉiukaze ŝia problemo estis ke ŝi ne
gajnadis sufiĉe da mono por entrepreni studadon eksterlande. Tiutempe, male
ol la usonaj virinoj, tiuj de Eŭropo kaj ne nur en Polujo, havis grandajn mal-
facilaĵojn por studi en universitatoj. Temis pri tiu epoko kiam la duarangeco de
la virinoj en la socio estis vekante la feminisman movadon. En Polujo estis
neniu leĝo kiu malpermesus ke la inoj eliru el la lando por studi fore, sed la
problemo de Maria Sklodowska estis ekonomia; ŝi ne povis atingi la necesan
monon por entrepreni tian projekton. Ŝia patro ne sukcesis kontribui al la eduk-
ado de siaj filinoj tial ke li perdis siajn tutajn ŝparaĵojn pro la fiasko de iu spe-
kula financa entrepreno en kiu li partoprenis. Li bedaŭris ne povi sendi siajn
filinojn por studi eksterlanden kaj timis ne povi helpi ilin sendependiĝi por ties
propra supervivado. Maria decidis labori kiel guvernistino.
Ŝia unua laboro rezultis frustracia; ŝi kaj la sinjorino de la domo tute ne kun-
harmoniis. Poste ŝi serĉis alian lokon, ĉi-foje for de Varsovio, kie la la vivado
estis tre multekosta. Bronia faris la samon kaj el ambaŭ ŝi estis la unua kiu
povis plenumi sian revon elmigri al Parizo; ŝi estis ŝparinte sufiĉe da mono por
vivteni en Parizo dum unu jaro. Sed la studado pri Medicino kiun ŝi celis pos-
tulus kvinjaran studadon. Maria, laborante kiel guvernistino povus kontribui
subteni la plurestadon de Bronia en Francio, kaj tiele interakordis kun tiu
fratino; poste ĉi tiu helpus ŝin translokiĝi al Parizo. Subteni la plenumon de tiu
kontrakto estis malfacile por Maria. Ŝia dua provo kiel guvernistino estis pli
sukcesa, kvankam ŝi devis resti for de Varsovio kaj malproksime de sia fami-
lio. Ĉi tiu ricevadis el ŝi bonajn informojn pri la familio Zorawski, kiun ŝi estis
servanta. Krom la geedzojn Zorawski la familio havis ankaŭ unu filinon de la
sama aĝo kiel Maria kaj du geinfanojn; estis alia plenaĝa filo, Kazimierz, kiu
estis studante en la universitato en Varsovio. Maria disponis je kelke da libera
tem-po kiun ŝi dediĉis instrui kamparanajn geinfanojn. En tiu tasko ŝi troviĝis
en riska situacio ĉar malobservante la rusan leĝaron ŝi provizis pol-lingvajn
librojn al siaj gelernantoj. Ĉi tiuj atingis la nombron de dekok, kiun ŝi instruis
en sia propra ĉambro.
Maria bonrilatis kun Bronka Zorawwski, kiu estis samaĝa kiel ŝi, kaj helpis ŝin
en ties studado. Ambaŭ inoj iĝis bonaj amikinoj spit’ al tio ke Maria, kiel gu-
vernistino, estis konsiderata kiel malpli altklasa ol Bronka. La socia klaso de
guvernistino prezentadis ian kontraŭdiron. Por esti guvernistino estis necese
havi ioman rangon, esti bone edukita, kaj havi senpekajn manierojn. Tamen la
pozicio de la guvernistino ne estis konsiderata kiel alta socia klaso. Ĉi tio
gravis en la kazo de Maria Sklodowska en ŝia rilato kun Bronka kaj poste kun
la plejaĝa filo, Kazimierz, kiam ĉi tiu revenis hejmen el la universitato por feri-
72