Page 179 - heleco-97
P. 179

la 6-a germana armeo en januaro de 1943, kaj de tiam la rusoj definitive pasis al
            ofensivo.  El  la  91.000  germanaj  milit-kaptitoj  nur  6.000  povis  fine  reveni  al

            Germanio en 1955. Kelkaj el ili prirakontis siajn travivaĵojn en Stalingrado, kaj
            krome oni konservas ioman filmaron faritan tiam tiuloke; sur-baze de tiuj atestoj
            oni preparis tiun video-materialon alireblan per YouTube.

            Interalie, ankaŭ pri la fino de Hitlero kaj la batalo de Berlino ekzistas dokumentaj
            video-filmoj. Krome tiuj eventoj estas inkluditaj ankaŭ en la menciitaj ĝeneralaj film-
            kolektoj pri la milito. Krom tiu dokumenta materialo, estas ankaŭ la alia filmo-

            tipo, tiu de la kino-verkoj. Sed inter ili oni devas distingi inter tiuj kiuj celas
            provizi historian informon, t. e. alĝustiĝi al la faktoj kaj okazintaĵoj, kaj tiuj kiuj
            sur la historia fono prirakontas fikcian historion ankaŭ kun fikciaj protagonistoj;

            al ĉi tiu tipo apartenas la filmaj versioj de noveloj. Inter la temantaj pri Hitlero,
            apartenas al la unua tipo tiu du-ĉapitra titolita: Hitler: The Rise of Evil (Hitlero:
            La Ascendo de la Malbono). La serio montras la atingon de la politika povo far

            Hitlero. Unu el la centraj temoj de la filmo estas la influo, kiun Ernst Hanfstaengl
            havis  sur  Hitlero,  kiu  progresis  en  la  politika  tereno  en  la  tiama  Vajmara  Res-
            publiko ĝis sia firmiĝo kiel Führer, en 1934. Ĝi ankaŭ montras kiel iu ĵurnalisto

            nomata Fritz Gerlich kontraŭas dekomence la nacisocialismon. Elstaras la aktor-
            ado de Peter O'Toole ludante la rolon de Paul von Hindenburg, kaj Peter Stormare
            kiel  Ernst  Röhm  kaj  Robert  Carlyle  kiel  Hitlero.  La  unua  komenciĝas  en  1923,

            antaŭ  la  Munkena  Puĉo  kaj  la  Landsberg-malliberejo,  kiam  Hitlero  konstruis
            sian  politikan  karieron  paŝon  post  paŝo,  kiu  unue  kaptas  la  simpatiojn  de  la

            ĵurnalisto Fritz Gerlich kaj multaj aliaj, sed kiam estas konata lia kontraŭ-juda
            fundo kaj lia brutala malamo, iuj fariĝis kontraŭuloj kaj aliaj lojalaj anoj por lia
            ekrego  kiel  germana  kanceliero  en  1933.  En  la  dua  ĉapitro,  post  Landsberg,
            Hitlero startas kun la subteno de kelkaj fideluloj kaj la agoj de la Sturmabteilung

            (SA) de Ernst Röhm, kiuj helpis lin firmigi lian povon, gajnante parlamentajn
            seĝojn ĝis li opoziciu al la registaro de la Vajmara Respubliko.

            Al la sama kino-tipo (dokumenta sed kino-arta, kun geaktoroj perludantaj rolon
            de historiaj personoj) apartenas kelkaj filmoj pritemantaj la eventon de la atenco
            kontraŭ Hitlero la 20-an de julio de 1944. Kiel sciate, en tiu dato, en la loko

            konata kiel "Lupa Kaverno" (tiama ĉefsidejo de la Führer, en Prusio) kaj dum tre
            grava kunveno, bombo eksplodis ĉe la piedoj de Adolf Hitler. Tamen la diabla
            bonŝanco de la diktatoro igis lin suferi nur kelkajn gratvundetojn. La Operacio

            'Valkirio', gvidata de kolonelo Claus Stauffenberg, unu el la provoj meti finon
            al la Dua Mondmilito  murdante ĝian instiganton,  malsukcesis. La civilaj kaj
            militistaj implikitoj en la komploto estis poste arestitaj kaj ekzekutitaj. Ekzistas

            ne malpli ol kvar bonaj filmoj pri tiu temo. La unua, de la jaro 1955, titoliĝas:
            Okazis la 20-an de julio. Ĝi estas germana filmo kaj ties daŭro estas 80 mi-
            nutoj. Ĉefaj geaktoroj estis: Bernhard Wicki, Karl Ludwig Diehl, Carl Wery, Kurt


                                                              179
   174   175   176   177   178   179   180   181   182   183   184